Storstrøm-ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Storstrøm-ponto
Storstrøm-ponto (Danio)
DMS
Storstrøm-ponto
Storstrøm-ponto

La Storstrøm-pontodane Storstrømsbroen – estas 3199 metrojn longa ponto, kiu ligas la insulojn Falster sude kaj Sjælland norde en la eŭropa ŝtato Danio. Ĝi superpontas la markolon Storestrøm de la Balta Maro inter tiuj insuloj. . La konstruaĵo kreita inter la jaroj 1933 kaj 1937 estas kaj fervoja kaj aŭtoŝosea ponto. Dum la tempo de sia finkonstruo ĝi estis la dua plej longa fervoja ponto de Eŭropo (post la Firth-of-Tay-ponto). La betona konstruaĵo konsistas el 50 elementoj. La tri plej vastaj pontopartoj havas interkolonan distancon de 103,90 m + 137,75 m + 103,90 m kaj permesas la pason de maraj ŝipoj sub ĝi. La aliaj interkolonaj distancoj ampleksas maksimume 60 metrojn. Apartaĵo de la Storstrøm-ponto estas, ke ĝi havas kablojn por 110-kilovolta elektra kondukilo.

elaera bildo

Dum la invado de Danio pere de la armeo de Nazia Germanio la 9-an de aprilo 1940 kadre de la Dua Mondmilito, la ponto estis atakata pere de germaniaj paraŝutaj batalistoj, kiuj el la aero surprizis la danajn soldatojn gardantaj la ponton kaj post batalo konkeris ĝin.

La ponto nun administre apartenas parte al la teritorio de la komunumo Guldborgsund kaj parte al tiu de la komunumo Vordingborg.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [http ://de.structurae.de/structures/data/index.cfm?id=s0004540 arkitekturaj informoj pri la ponto (germane)]