Storyville Records

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Storyville Records estas dana eldonejo de ĵaz- kaj blus-diskoj. Ĝin fondis en 1950 Karl Emil Knudsen (1929–2003), kolektanto de ĵazdiskoj kaj tiam dungito de kopenhaga telefonsocieto.

Al la muzikistoj de la eldonejo apartenas Louis Armstrong (Louis Armstrong in Scandinavia), Earl Hines, Billie Holiday, Teddy Wilson, Stéphane Grappelli, Bud Powell, Ben Webster, Eddie Lockjaw Davis, Duke Ellington, Benny Carter, Art Tatum, Sweets Edison, Dexter Gordon, Thad Jones, Kenny Drew, Howard McGhee, Wild Bill Davison, Niels-Henning Ørsted Pedersen, violonisto Svend Asmussen, Alex Riel, „Fessor´s Big City Band“, Acker Bilk, Papa Bue's Viking Jazzband, Champion Jack Dupree, Memphis Slim.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]