Stovo
Stovo estas fermebla aparato el fandfero, fajenco ktp, en kiu la varmo estas produkata per brulado de ligno, karbo, mazuo aŭ gaso, uzata por hejti ĉambron aŭ/kaj kuri manĝaĵojn. Ĝi povas esti movebla, fiksa, konstante brula stovo. La tipoj servantaj ankaŭ por kuirado, estis malaltaj.
La stovejo estis ĉambro, konstante hejtata per stovo, restoloko de la familio.
Stovejo
En la longaj kamparanaj domoj, la stovejo estis centro de la homa kunekzisto kaj multfoje eĉ la religia centro de la domo. Gravecon de la stovejo montras, ke plimulto de la kulturoj en la antaŭkristanaj epokoj havis diinojn, kiuj respondecis pri la stovejo. La greka Hestia aŭ la romia Vesta estas elstaraj ekzemploj por tio.
Kuirstovo aŭ fornelo
Kuirstovo (fornelo) servas por kuirado de manĝajoj. Tipoj estas dividitaj laŭ la uzata energio: