Strängnäs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la katedralo de Strängnäs

Strängnäs estas urbo en Svedio. Ĝi situas je la suda bordo de la lago Mälaren en la historia provinco Sudermanio. Fine de la jaro 2005 la urbo havis 12.900 loĝantojn. Ĝi kovras areon de 5,84 km².

Plej signifa konstruaĵo de la urbo estas la katedralo ekkonstruita en 1250, kies turo konstruita en 1740 havas karakterizan formon.