Strakonice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Strakonice
germane: Strakonitz
urbo
Strakonice-castle2.jpg
Kastelo en Strakonice
St cz vlajka.gif
Flago
St cz znak.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Strakonice
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Strakonice
Administra municipo Strakonice
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵo Strakonice burgo
Riveroj Otava, Volyňka
Situo Strakonice
 - alteco 393 m s. m.
 - koordinatoj 49°15′41″N 13°54′08″E  /  49.26139°N, 13.90222°O / 49.26139; 13.90222 (Strakonice)
Areo 34,67 km² (3 467 ha)
Loĝantaro 23 923 (31.12.2006)
Denseco 690,02 loĝ./km²
Fondo 12-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 386 01
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0316
NUTS 5 CZ0316 550787
Katastraj teritorioj 7
Partoj de urbo 8
Bazaj sidejunuoj 29
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Strakonice
Retpaĝo: www.strakonice.eu
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Strakonice estas distrikta urbo en Ĉeĥio kun 23 923 loĝantoj (2006). Ĝi situas en la sudokcidenta parto de la lando, en Sudbohemia regiono, ĉe kunfluejo de riveroj Otava kaj Volyňka. Ĝi famas precipe pro sia burgo kaj sia sakfajfista tradicio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri Strakonice aperas komence de la 13-a jarcento, kiam tie en 1220-1235 estis konstruita burgo. Ĝi estiĝis urbeto en 1300 - konsistigis ĝin la tn. Suba (aŭ Malpli granda) urbo kun laŭlonga placo, situanta sub la burgo sur la insulo en Otava, kaj sekve ankaŭ Supra urbo sur la maldekstra bordo de la rivero, kies centro same estis laŭlonga placo. Strakonice akiris urbajn rajtojn en la jaro 1367, ekde la jaro 1402 posedis ĝin johanitoj, kiuj donis al ĝi multajn privilegiojn. Ekonomia prospero en la 16-a jarcento estis interrompita de la tridekjara milito, dum kiu la urbo estis sufiĉe damaĝita. La nova ondo de ekonomia evoluo venis en la 18-a jarcento. En la jaro 1649 estis fondita bierfarejo (ĝis hodiaŭ funkcianta), disvastiĝis hejma trikproduktado (ŝtrumpoj, ĉapoj), kies tradicio estas daŭrigata ĝis nuntempo. En la jaro 1812 komencis labori la unua fezfarejo, ĉirkaŭ la jaro 1900 oni jam eksportis 400 000 dekduojn da fezoj plejparte ĝis Turkio, Hindio, Arabio kaj Egipto. En la jaro 1919 estis fondita fabriko por bicikloj kaj motorcikloj, fabrikanta nun konsistaĵojn por aŭtomobilindustrio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Burgo de Strakonice - la dua korto kun panoramturo Rumpál
  • La plej grava memorindaĵo de la urbo estas areo de la Burgo de Strakonice - ekde 1995 nacia kultura memorindaĵo. La burgo estis fondita komence de la 13-a jarcento de la elstara nobela familio Bavor, en 1243 parte donacita al Ordeno de johanitoj (kavaliroj de Malto). La nekutima kunligo de nobela kaj eklezia sidejoj estas ĝia ĉefxa specifa trajto. En la suda parto de la areo troviĝas monaĥejo kun preĝejo de Sankta Prokop, konstruita laŭ la stilo de la preĝejo de Sankta Jakobo en Regensburgo. La burgo sukcese eltenis sieĝadon de husanoj, sed dum la tridekjara milito ĝi estis dufoje konkerita kaj difektita. En ĝia ĝenerala aspekto interplektiĝas pluraj arkitekturaj stiloj, ekde frugotika ĝis rokoka. Nuntempa sidejo de kelkaj kulturaj institucioj - Muzeo de Meza regiono de Otava kun belvida gotika turo Rumpál , kastela galerio, ekspoziciejo en Kapitula salonego, biblioteko de Šmidinger kaj baza artlernejo. Por esperantistoj ĝojiga informo estas, ke en la muzeo haveblas ekde septembro 2007 kompleta ĉiĉerona teksto en Esperanto!

Ekleziaj memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • renesanca preĝejo de Sankta Margarito el 1583, konstruita de flandra arkitekto V. Vogarelli - valora konstruaĵo kun gotikaj elementoj kaj belega reta stela volvaĵo
  • preĝejo de Sankta Prokop en la burga areo - origine romanika, kun barokaj kaj rokokaj elementoj kaj baroka interno, kun surmuraj pentraĵoj el 1340
  • origine gotika tombeja preĝejo de Sankta Venceslao el la 13-a jarcento, barokstile adaptita
  • baroka pilgrimpreĝejo de Virgulino Maria la Dolora en la urba kvartalo Podsrp
  • baroka kapelo de Sankta Johano Nepomuka
  • kapelo de Sankta Marteno en areo de la iama instituto de Siebert (nuntempa pensiulejo) - servanta ankaŭ al porokazaj ekspozicioj

Memorindaĵoj de la urbocentro[redakti | redakti fonton]

  • eksa urbodomo sur la Granda placo, el 1903– ornamita de sgrafitoj de akademia pentristo Josef Bosáček laŭ la skizo de Mikoláš Aleš
  • konstruaĵo de Ĉeĥa monŝparejo el 1906, kun sgrafita ornamo
  • baroka pestokolono meze de la placo Palacký el la jaroj 1730-1740 (antaŭe starinta sur la Granda placo)
  • Viandobutikoj (n-ro 142) – mallarĝa tegmentkovrita strateto kun originaj gotikaj urbodometoj, baroke adaptitaj
  • domoj n-ro 44 kaj 45 – t.n. "Papdomoj" - apartenintaj al arkitekto Papež (ĉeĥlingve "Papo"), kun ŝildoj memorigantaj pri stilo de tipa sudbohemia kamparana baroko
  • memortabulo sur la naskiĝdomo de Josef Skupa (n-ro 140, eksgastejo "U Švehlů")

Ceteraj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • juda tombejo (2km de Strakonice, direkte al Pracejovice) , kies plej aĝa legebla tomboŝtono devenas el 1736
  • malfruempira altano - etkonstruajco similanta al malferma antikva templo el la jaro 1837, troviĝas sur la artefarita altaĵo en parko de Renner
  • statuo de la religia reformisto Jan Hus
  • statuo de la poeto František Ladislav Čelakovský kreita de Břetislav Benda
  • ponto de Jan Palach el 1977
  • granda sakfajfilo, simbolo de la urbo - sur la rondĉirkaŭirejo ĉe Fezko, kreita de inĝ. Pavel Pavel
  • 12tuna betona kopio de la statuo moai, surbaze de kies sukcesaj transporteksperimentoj en 1982 estis inĝ. Pavel Pavel invitita de Thor Heyerdahl por partopreni en 1986 la ekspedicion en Paskinsulo
  • Stonehenge – repliko de la pordego de la mondfama pratempa sanktejo, kreita de inĝ. Pavel Pavel, kiu pere de ĝi elprovis sian teorion pri konstruado de Stonehenge en Anglio
  • instrupado en Podskalí - 3,5 km longa promenvojo kun 14 informtabuloj (la itinero kondukas laŭlonge de de Otava, preter la bierfarejo, Granda roko, vejro, insulo, kastela ĝardeno ĝis la burgo)

Famaj personecoj[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj kulturaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

  • Jamboree – internacia festivalo de blugrasa muziko – la lastan semajnfinon en majo
  • Dance show - tutrepublika prezento de dancensembloj (kantri kaj modernstilaj) – en junio
  • Rumpálování – stila historia festo en la burga areo -fine de julio/komence de aŭgusto
  • Internacia sakfajfista festivalo (okazanta ekde 196|7) – ĉiun duan jaron fine de aŭgusto
  • Adventa festo en la burga areo – la unuan semajnfinon de decembro

Interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Transporto[redakti | redakti fonton]

Tra Strakonice gvidas grava elektrizita fervoja linio numero 190 de Plzeň al České Budějovice.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

ĉeĥlingva[redakti | redakti fonton]

  • BIRNBAUMOVÁ, Alžběta: Město Strakonice. Praha : Umělecká beseda-Vyšehad, 1947. 21 p., fot.
  • BIRNBAUMOVÁ, Alžběta: Strakonický hrad. Praha : Vyšehrad, 1947. 34 p
  • CVRČEK, Jan Zdeněk Strakonice : Město. Lidé. Osudy. 2-a larĝigita eldono. Strakonice : Měst. nár. výbor, 1989. 426 s., bild., fot., bibl.
  • ČESAL, Aleš: Toulky tajemnými místy Čech. Praha: Nakladatelství XYZ, 2008. 356 p, il., bibl. ISBN 978-80-87021-41-5
  • DAVID, Petr: Skvosty hradů. Praha: Knižní klub, 2007. 207 p., il., fot. map. ISBN 80-242-1831-1
  • DOLEŽALOVÁ, Jiřina: Mezi Lužnicí a Otavou. Praha : Regia, 2004. 205 s. il. ISBN 80-86367-37-1
  • DYK, Jan: Strakonice. Průvodce městem a okolím. Strakonice : Odbor klubu československých turistů, 1924. 48 p.., fot.
  • FIBICH, Ondřej: Maltézský řád na Strakonicku. Strakonice : Fibich, 2004. 24 p. il.
  • FIBICH, Ondřej: Židé na Strakonicku. Strakonice : s.n., 2001. 20 p., il.
  • KOBLASA, Pavel: Panská sídla jižních Čech : 433 hradů,zámků a tvrzí. České Budějovice : Veduta, 2003. 213 p. , bild., bibl. ISBN 80-903040-5-2
  • REŽNÝ, Josef: Mezinárodní dudácké festivaly Strakonice : k jubilejnímu 15. ročníku roku 2002 vydalo město Strakonice. Strakonice : Město Strakonice, 2002. 71 p. : il., tab. ISBN 80-238-9210-X
  • STRAKONICE na pohlednicích.Fotoarkivo de Julie Chadimová k.a.. Strakonice : Město Strakonice, 2007. [20] koloraj bildkartoj.
  • STRAKONICE - vlastivědný sborník. 3 volumoj. Strakonice : Město Strakonice, 2002. ISBN 80-238-7889-1
  • ŠMÍD, Zdeněk: Otava : putování po řece. Praha ; Litomyšl : Paseka, 2005. 354 p., bild. ISBN 80-7185-742-4
  • TOUFAR, Pavel: Od Blatné k Otavě : legendy, báje, příběhy, záhady, magie a otazníky : Bělčice, Blatná, Rabí, Prácheň, Horažďovice, Strakonice, Sedlice, Otava a okolí. Benešov : Start, 2006. 431 p. : map. , fot., il., bibl. ISBN 80-86231-38-0
  • TYLA, Václav: Strakonice s okolím na starých pohlednicích . Strakonice : Filatelie Panda, 2005. 63 p., il.
  • TYLA, Václav: Zapomenuté Strakonice. Strakonice : Filatelie Panda, 2003. 71 p.

plurlingva[redakti | redakti fonton]

  • STRAKONICE: město = town = stadt. Strakonice : Město Strakonice, 2000. [12] s. : il., mp. (ĉeĥe, germane, angle)
  • STRAKONICE-město a okolí = Strakonice-town and surroundings = Strakonice-die Stadt unh ihre Umgebung. Strakonice : Město Strakonice, 2002. [32] p. , il.
  • STRAKONICKO srdce Pootaví. Fot. J. Sádl, teksto J. Sichinger. – 2-a eld. Praha : ČTK Pressfoto, 1989. Nepaĝ., fot., fremdlingv.
  • STRAKONICKÝ hrad. Teksto J. Olejník, M. Špecián, fot. S. Pravda. Strakonice : Muzeum středního Pootaví, 1983. [8] p. il., pl. Ruse, germane, angle

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]