Stranga milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Francaj kaj anglaj militistoj de aviadilejo en novembro 1939.

La « stranga milito » : verŝajne la verkisto kaj milit-reportero Roland Dorgelès kreis tiun esprimon transdonitan al la posteularo (en angla phoney war, « ŝajna milito », en germana Sitzkrieg, « sidanta milito », en pola dziwna wojna « miriganta milito »). Tio estas la periodo de la Dua mondmilito sur la eŭropa kontinento inter la milito-deklaracio fare de Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando (Aliancanoj) al Nazia Germanio, la 3-an de septembro 1939, kaj la germana invado de Francio, de Belgio, de Luksemburgo kaj de Nederlando la 10-an de majo 1940. Ĝi ricevis tiun kromnomon far la ĵurnalisto Roland Dorgelès, kiu reprenis esprimon uzitan en informo pri la aliancitaj armeoj, kiuj plenenue atendis la ofensivon en siaj fortikaĵoj kaj aparte je la Maginot-linio. La komunikaĵoj de la armeoj menciis neniun aktivecon, nur kelkajn bataletojn.

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Post kiam Hitler iĝis certa ke Sovetunio subskribinte la Pakton Ribbentrop-Molotov, partoprenos en la dispartigo de Pollando, li sturmigis siajn armeojn sur tiun landon la 1-an de septembro 1939, sen milito-deklaracio[1]. Kaŭze de siaj aliancoj Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando deklaris militon al Germanio. Ja precipe post la jaro 1918 Francio garantiis per traktatoj de reciproka interhelpo la ekzistadon de plejmultaj el la landoj antaŭnelonge kreitaj en Mezeŭropo (kun la kaŝpenso krei sanitaran kordonon ĉirkaŭ Germanio). Sekve, pro tiuj traktatoj, en septembro 1939, Francio ofensivis en Sarlandon kaj poste revenis malantaŭ la Maginot-linion.

Sur la pola milittereno (1939) la Germanoj uzis unuafoje la taktikon de la fulm-milito (el la germana « Blitzkrieg »), kiu garantias al la germana armeo Wehrmacht rapidan venkon malgraŭ la kontraŭofensivo de Bsura. Sovetunio tiam prenis parton de Pollando kun Baltio. Post la malsukcesoj de la traktadoj kun Finnlando por pli foren puŝi la sovetuniajn limojn apud Leningrad, Sovetunio komencis Vintran militon kaj elŝiris el Finnlando liman regionon de Karelio. La Finnlandanoj rezistis kvar monatojn kaj fincedis. Post sia unua venka kampanjo, Hitler turniĝis al okcidento, sed nenio okazis sur tiu fronto dum pluraj monatoj. Sin fortikiginte malantaŭ la Maginot-linio, la Aliancanoj atendis la atakon de la germanaj trupoj mem sinfortikigintaj malantaŭ la Siegfried-linio. Estis konflikto sen gravaj bataloj, krom kelkaj bataletoj de skoltantaj patroloj. Tion oni nomis la stranga milito laŭ la esprimo de la verkisto Roland Dorgelès.

La konflikto senmoviĝis ĝis kiam la militaĵoj rekomenciĝis je la printempo, la Aliancanoj prepariĝis por bari la provizadon de ŝtalo el Svedio al Germanio ekde Norvegio. Malgraŭ rimarkinda venko, la Aliancanoj urĝe revenigis siajn trupojn en Francion, sekve de la germania ofensivo tra Belgio. Poste la Germanoj invadis Danion kaj Norvegion la 9-an de aprilo 1940.

La stranga milito definitive finiĝis kiam la germanaj armeoj fulmkondukis la « Batalon de Francio », vastan ofensivon sur Nederlandon, Belgion, Luksemburgion, transpaŝante la neŭtralecon de tiuj landoj, poste tra Ardenoj (trarompo de Sedan) por dorsflanke ataki la Maginot-linion. Tio kaŭzis unuflanke la hastan reenŝipiĝon el Svedio de la ekspedicia korpuso kaj aliflanke la encirkligon de plejmultaj aliancitaj fortoj en la poŝo de Dunkerque. La brita mararmeo Royal Navy kaj la britaj plezurŝipoj evakuis siajn trupojn kaj grandan parton de la francaj fortoj (operacio Dynamo) forlasante sian pezan ekipaĵon dum baraĵo de francaj trupoj estis bremsanta la cedigon de la rezistejo antaŭ ol iĝi kaptita.

Noto[redakti | redakti fonton]

  1. Legu iom pli en Radiostacio de Gliwice