Strasburgo
| Strasbourg | |
| alzace: Strossburi, germane: Straßburg | |
| komunumo | |
|
Vido de la eŭropa parlamento
|
|
| Oficiala nomo: Strasbourg | |
| Regno | |
|---|---|
| Regiono | Alzaco |
| Departemento | Bas-Rhin |
| Arondismento | Strasbourg-Ville |
| Kantono | 10 kantonoj |
| Interkomunumreto | CUS |
| Riveroj | Ill, Rejno |
| Situo | Strasbourg |
| - koordinatoj | 48°35′5″N 7°45′2″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 48.58472 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">48.58472°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Plej alta punkto | |
| - alteco | 151 m s. m. |
| Plej malalta punkto | |
| - alteco | 132 m s. m. |
| Areo | 78,26 km² (7 826 ha) |
| Loĝantaro | 271 708 (2009) |
| Denseco | 3 471,86 loĝ./km² |
| Urbestro | Roland Ries |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 67000, 67100, 67200 |
| INSEE | 67482 |
|
Situo de Strasbourg enkadre de Bas-Rhin
|
|
| Retpaĝo: www.strasbourg.eu | |
Strasburgo (franclingve Strasbourg, alzaclingve Strossburi kaj germanlingve Straßburg) estas la ĉef-urbo de la departemento Malalta Rejno (franclingve: Bas-Rhin) en la regiono Alzaco, plej oriente de Francio.
Loĝantaro: 271 708 en la urbo mem, 759 868 kun la ĉirkaŭaĵo (INSEE, 2009, urba aero).
Pridisputita regiono, multtempe teatro de konfliktoj inter eŭropaj ŝtatoj, Alzaco kaj Strasburgo estas hodiaŭ la kruciĝo kaj centro de okcidenta Eŭropo. Pro tiu pozicio kaj kiel simbolo de la franca-germana re-amikiĝo post la dua mondmilito, eŭropaj landoj elektis la urbon, unue (ekde 1949) kiel sidejo de la Konsilio de Eŭropo kaj ĝia Parlamenta Asembleo, kaj poste (ekde 1952) kiel sidejo de la Eŭropa Parlamento de la Eŭropa Unio. Pro tio, la urbo estas nune konsiderata kiel la "eŭropa parlamenta ĉefurbo".
La Rejno, riverego kiu kreas naturan landlimon inter Francio kaj Germanio, de pli ol tri jarcentoj, influas la regionon per kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj fluoj.
La urbo enhavas multajn piedirantajn stratojn, la aŭtoj estis parte forpuŝitaj el la centro por havi pli da spaco por bicikloj (300 km da biciklaj vojoj). Historio ĉi tie aperas en ĉiuj stratoj per la originala arkitekturo (katedralo, kvartalo "Eta Francio", ktp.). Tial ĝi apartenas nun al la "Tutmonda Heredaĵo de la Homaro", laŭ Unesko.
Enhavo |
Historio[redakti]
La romiana urbo kaj la frua mezepoko[redakti]
La antikva nomo de Strasburgo estis Argentoratum. La romianoj fondis en la jaro 12 antaŭ Kristo tie fortifikaĵojn de la limeso. En 355 alemanoj ruinigis la urbon sed en 357 ili estis venkitaj fare de Juliano la Apostato.
Inter la plej altaj trovaĵoj en Kœnigshoffen estis (trovita en 1911-12) la fragmentoj de grandioza Mithraeum kiu estis frakasita fare de fruaj kristanoj en la kvara jarcento.
La episkopo sankta Arbogast starigis la unuan katedralon dum la 7-a jarcento.
En 842 Ĵuroj de Strasburgo estis la unua spuro de la estonta franca lingvo.
Grava komerca centro, la urbo kunigis la Sanktan Romian Imperion en 923 per la omaĝo de la duko de Loreno al la germana Reĝo Henriko la 1-a, la Birdisto.
La episkopujo (923-1262)[redakti]
La respubliko (1262-1681)[redakti]
Vidindaĵoj[redakti]
Ĝemeliĝoj[redakti]
Bostono (Usono), en 1960
Leicester (Britio), en 1960
Stuttgart (Germanio), en 1962
Dresdeno (Germanio), en 1990
Ramat Gan (Israelo), en 1991
Jacmel (Haitio), en 1996 (malcentrigita kunlaborado)
Novgorod (Rusio), en 1997 (malcentrigita kunlaborado)
Fez (Maroko, en 2003) (malcentrigita kunlaborado)
Esperanto-movado[redakti]
Tie naskiĝis Sophie Marie-Aline Menu de Ménil kaj ankaŭ Carlo Bourlet, fama scienculo, unu el la plej grandaj Esperantistoj kaj amiko de Zamenhof. Post la unua mondmilito venis tien Hubert Ferez ; tiu granda aktivulo multjare prezidis la E-an grupon, kiu tiutempe estis ege prospera. Li redaktis kurson.
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
La Federacio Eŭropo - Demokratio - Esperanto, kiel internacia tegmenta asocio, estis fondinta la 21-an de oktobro 2003 tie.
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 160 voĉdonojn (0,30% de voĉoj) en 2004, kaj 158 voĉdonojn (0,29% de voĉoj) en 2009.
Esperantaj eventoj en Strasburgo[redakti]
Strasburgo estis la loko de la Internacia Junulara Kongreso en 2001.
http://ijk2001.free.fr
Okazas ankaŭ ekde 2001 partopreno de Esperanto-delegacio en la Euroscola-tagoj, kiujn ĉiujare organizas la Eŭropunia Parlamento.
http://e.euroscola.free.fr
|
|||
|
Altkirch · Barr · Benfeld · Bischheim · Bischwiller · Brumath · Brunstatt · Cernay · Colmar · Eckbolsheim · Ensisheim · Erstein · Guebwiller · Haguenau · Hoenheim · Horbourg-Wihr · Huningue · Illkirch-Graffenstaden · Illzach · Kingersheim · Lingolsheim · Lutterbach · Molsheim · Mulhouse · Mundolsheim · Munster · Mutzig · Obernai · Ostwald · Pfastatt · Reichshoffen · Reichstett · Ribeauvillé · Riedisheim · Rixheim · Sainte-Marie-aŭ-Mines · Saint-Louis · Sausheim · Saverne · Schiltigheim · Sélestat · Soultz-Haut-Rhin · Strasbourg · Thann · Wasselonne · Wintzenheim · Wissembourg · Wittelsheim · Wittenheim |