Stratfor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stratfor
negocopensfabrikosekreta servo vd
Dum 1996 - nekonata/nuntempe
Fondintoj George Friedman vd
Sidejo Aŭstino
Lando Usono
Dungitoj 100 (stato: 4-a de septembro 2016)
TTT Oficiala retejo
vdr

Strategic Forecasting (mallongigite Stratfor aŭ laŭ propra literumo STRATFOR, en traduko "strategia prognozado") estas usona privata firmao fondita en 1996, kiu ofertas analizojn, raportojn kaj aŭgurajn projekciojn pri temoj de geopolitiko. Plej ofte scenaroj pri la ekstera politiko de Usono estas en la fokuso de la esploroj. Por aŭguraj projekcioj kaj scenaroj tamen ankaŭ konsideriĝas kaj analiziĝas la interesoj kaj agoj de ŝtataj kaj neŝtataj instancoj de aliaj ŝtatoj kaj de internaciaj organizaĵoj. La usona magazino Barron’s en 2001 nomis la firmaon "ombra CIA — pro siaj karakterizaĵoj kompareblaj al spiona servo.[1] Fondinto ĉefa gvidanta oficiulo de la firmao estas George Friedman. La centra oficejo situas en Aŭstino, la ĉefurbo de Teksaso en Usono.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1996 la firmao publikigas ĉiutagan raporton kun aktualaj evoluoj. La servo nuntempe ofertatas per la interreto kaj kontraŭ pago atingeblas por ĉiu interesiĝinto. Krome ofertatas granda nombro de geopolitike uzeblaj informoj — ekzemple ampleksaj mapoj, menditaj esploroj kaj regionaj analizoj.

Krom tio disdonatas senkosta ĉiusemajna cirkulero, kiu traktas elektitan temon aktualan aŭ laŭ la verkintoj aparte interesan el la temaro de internacia kaj sekureca politiko.

Internacia atento[redakti | redakti fonton]

La 27-an de februaro 2012 la organizaĵo Wikileaks publikigis kvin milionojn da retpoŝtaĵoj de STRATFOR, kio kaŭzis ampleksan atenton de la internaciaj amaskomunikiloj al la firmao.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]