Strato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Strato estas (malmoligita) vojo inter konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo (PIV), sur kiu oni povas piediri aŭ veturi per diversaj veturiloj kaj kiu ne estas fervojo. Stratoj estas promenejoj kaj ankaŭ trafikareoj, do veturejoj (ankaŭ placoj).

Nomoj, numeroj kaj kategorioj de stratoj

Preskaŭ ĉiuj komunuma strato kaj placo havas nomon, ekz. la Esperantoplaco. Larĝaj urbostratoj estas avenuoj. En kelkaj urboj stratoj havas numerojn, kiuj faciligas la orientiĝon.

En multaj urboj plej centraj, gravaj kaj viglaj stratoj estas famaj, ĉefe se tie okazis historiaj eventoj, kiel Fifth Avenue en Novjorko, la Rue Rivoli aŭ la Avenuo de la Elizeaj Kampoj en Parizo, la strato Ramblas en Barcelono, Gran Vía en Madrido, Unter-den-Linden en Berlino ktp.

Vidu ankaŭ