Strato Faubourg-Saint-Honoré
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 10 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
8-a Arond.
La strato Faubourg-Saint-Honoré (aŭ franclingve rue du Faubourg-Saint-Honoré) estas strato de Parizo. Ĝi situas en la 8-a arondismento.
Kvankam ĝi ŝajnas relative senkaraktera (precipe en komparo kun la proksima avenuo de la Elizeaj Kampoj), la strato estas ofte rigardita kiel unu el la plej laŭmodaj stratoj de la tuta mondo, danke al la ĉeesto de preskaŭ ĉiuj ĉefaj modaj firmoj.
Gravaj konstruaĵoj de la strato[redakti]
- No. 31 - Dependaĵo de la japana ambasadejo.
- No. 35 - Ambasadejo de Britio.
- No. 41 - Hotelo Pontalba (la loĝejo de la usona ambasadoro)
- No. 55 - La Palaco Elizeo, la oficiala loĝejo de la Prezidento de la Respubliko.
- No. 96 - Ministrejo pri internaj aferoj (ĉe la eta placo Beauvau)
- No. 112 - Hotelo Le Bristol, luksa hotelo ([1])


