Strato Melantrichova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strato Melantrichova
Melantrichova
Strato Melantrichova
strato
Lando: Ĉeĥio
Urbo: Prago
Urboparto: Malnova Urbo
Geografia situo 50° 5′ 8″ N, 14° 25′ 16″ O (mapo)50.085479871214.4209743795Koordinatoj: 50° 5′ 8″ N, 14° 25′ 16″ O (mapo)
Strato Melantrichova (Ĉeĥio)
Strato Melantrichova (Ĉeĥio)
DEC
Strato Melantrichova
Strato Melantrichova
Finpunktoj Strato Rytířská, Malnovurba Placo
Commons: Melantrichova (Prague)
vdr

La Strato Melantrichova estas strato en Prago. Ĝi portas la nomon de fama ĉeĥa presisto Georgo Melantrich de Aventino, kiu posedis la domon n-ro 471/10; la domo, elstara renesanca konstruaĵo el la jaro 1563 kun bela portalo kaj "loĝio" en la korto, estis detruita en 1895 kaj sur la loko oni konstruis banalan domon. Aliaj domoj en la strato, interesaj el arkitektura vidpunkto, estas: la "Teyfldomo" n-ro 463/15, malfrurenesanca konstruaĵo ĉ. 1600. Tie ĉi, antaŭ la batalo sur la Blanka Monto, ofte restadis la reĝo Friedrich V de Pfalclando kiel gasto de tiutempa posedanto Johano Teyfl de Zeilberk. La fasado estas barokigita. En apudeco troviĝas la domo n-ro 464/13 "Ĉe la blua ŝipo" (U modré lodi), kie la fama ĉeĥa komponisto Josef Mysliveček, "Il divino Boemo" (1737-1787) travivis sian junaĝon. La najbara domo n ro 465/11 "Ĉe la kvin kronoj" (U pěti korun) estas malfrurenesanca konstruaĵo el la komenco de la 17-a jarcento.