Strato Rytířská

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strato Rytířská
Rytířská
Strato Rytířská
strato
Lando: Ĉeĥio
Urbo: Prago
Urboparto: Malnova Urbo
Geografia situo 50° 5′ 5″ N, 14° 25′ 20″ O (mapo)50.084858521614.4221927429Koordinatoj: 50° 5′ 5″ N, 14° 25′ 20″ O (mapo)
Strato Rytířská (Ĉeĥio)
Strato Rytířská (Ĉeĥio)
DEC
Strato Rytířská
Strato Rytířská
Finpunktoj Karbofoiro, Ovocný trh
Commons: Rytířská (Prague)
vdr

La Strato Rytířská estas strato en Prago. Ĉi tie altiras nian atenton la Tyl-teatro, klasikisma konstruaĵo el la jaroj 1781-83. La 29-an de oktobro 1787 okazis ĉi tie la unua prezentado de la opero "Don Giovanni" de Mozart, kiun la komponisto dediĉis speciale al la Prahaanoj. La iama nomo Nobelarteatro devenas el tempo, kiam la teatron posedis la ĉeĥa nobelaro, kiu ĝin aĉetis en 1799 de la konstruinto, grafo Nostitz-Rieneck.

Ĉe angulo de la strato "Na Můstku" (Sur ponteto) staras iama reĝa juĝejo, domo n-ro 404/12. Ĝia konstruo estis ligita kun la fondiĝo de Sta Gallo-kvartalo ĉirkaŭ la jaro 1232. En la keloj konserviĝis restoj de romanikaj muroj. Je fino de la 16-a jarcento oni alikonstruis la domon en renesanca stilo (konservitaj restis la portalo kaj la arkadoj en la korto). La barokstila fronto devenas el la fino de 18-a jarcento. En najbareco staras Malnovurba Foirhalo - novrenesanca konstruaĵo (domo n-ro 406/10) el la jaroj 1895-98, surloke de kelkaj famaj domoj; en unu el ili, la domo "Ĉe la tri oraj kronoj" (U tří zlatých korun), naskiĝis Alois Senefelder, la inventinto de la litografio.