Strato de la germana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de la Fruktodona Societo; novfondite tiu ĉi klubo prizorgis i.a. la establon de la Strato de la germana lingvo

La Strato de la germana lingvo (germane: Straße der deutschen Sprache) estas porturisma vojo kun 12 stacioj laŭlonge de lingvohistorie gravaj lokoj en Saksio, Turingio kaj Saksio-Anhalto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La aventurpado ebligas kulturan malkovradon en interesaj regionoj de Meza Germanio. Ĝi ja povas esti konsiderata iel kvazaŭ koro de Germanlingvio; tie ĉi troviĝas kiel bidoj kun tratredita fadeno urboj gravintaj kaj gravantaj por la germana lingvo. Tie ĉi estis la lulilo de la altgermana lingvo danke al dialektoj uzitaj ĉe saksiaj kancelarioj kaj fare de Martin Luther. Tie ĉi estis multaj gravaj verkistoj. Tie ĉi okazas regule festivaloj, lingvotagoj, konkursoj, laŭtlegtagoj ktp. pri la germana lingvo.

Jen elekto de kromaj geniuloj kiuj surloke laboris por la propagando de la germana lingvo: Konrad Duden, Gotthold Ephraim Lessing, Johann Wolfgang von Goethe, Friedrich Schiller, Gottfried August Bürger, Paul Gerhardt, Eike von Repgow, Novalis.

En tie ĉi regiono fonditis ankaŭ la unua germana lingvosocieto Fruchtbringende Gesellschaft (1617).

Stacioj[redakti | redakti fonton]

Köthen (I)[redakti | redakti fonton]

En Köthen (Anhalt) estas la sidejo de Fruchtbringende Gesellschaft. Ĝi fonditis en 1617 fare de princo Ludoviko de Anhalt-Köthen kaj invitas onin al ekspozicio en la kastelo kaj al la frekvento de multo da aranĝoj por la flegado de la germana lingvo.

Reppichau (II)[redakti | redakti fonton]

Eike von Repgow konsideratas la kreinto de la plej grava mezepoka kodo nomita Sachsenspiegel. Ĝi estas la plaj malnova, ampleksa lingva dokumento germana en prozo. Reppichau unikas en Germanlando danke al sia liberaera muzeo pri mezepoka jurhistorio.

Gräfenhainichen (III)[redakti | redakti fonton]

Gräfenhainichen estas la naskiĝurbo de la fama eklezikantverkisto Paul Gerhardt. Vidindas la Paul-Gerhardt-kapelo (klasikisma konstruaĵo) kun daŭra ekspozicio pri la filo de la urbo.

Mühlbeck-Friedersdorf (IV)[redakti | redakti fonton]

La unua Librovilaĝo de Germanio estis Mühlbeck-Friedersdorf. Ties celo estas la kolekto, flego kaj propagado de germanlingva skribaĵaro. Ĉe ok lokoj estas ne malpli ol dek librobrokantejoj kaj regule okazas laŭtlegoj de aŭtoroj.

Urbo Mansfeld (V)[redakti | redakti fonton]

La junajn jarojn pasigis tie ĉi en Mansfeld la reformanto Martin Luther. La vizito de la gepatra domo informas onin pri la vivkondiĉoj tiamaj. La Bürger-muzeo estas dediĉita al la verkinto de Münchhausen Gottfried August Bürger. Li naskiĝis en Molmerswende, hodiaŭ urbokvartalo de Mansfeld.

Luterurbo Eisleben (VI)[redakti | redakti fonton]

Estas Eisleben ne nur la naskiĝ- kaj morturbo de Luther sed ankaŭ la loko kie li ricevis gravajn impulsojn lingvajn kiuj kondukis al la establo de normigita novaltgermana skribolingvo. En la Kirko Sankta Andreo Luther faris la lastajn predikojn.

Allstedt (VII)[redakti | redakti fonton]

La imperiestra palatinejo kaj reformaciloko Allstedt estis agadejo de Thomas Müntzer. Tie ĉi li faris la unuan diservon tute germanlingvan. Per siaj skribitaĵoj kaj kantotekstoj li kontribuis fruktodone al la sinevoluigo de la germana lingvo.

Merseburg (VIII)[redakti | redakti fonton]

La sorĉanta katedral- kaj altlernejurbo Merseburg apartenas al la plej malnovaj urboj de Meza Germanio. Monde famiĝis la urbo ĉe la rivero Saale danke al la t.n. Magiaj formuloj de Merseburg. Ili estas la plej malnova atesto en malnovaltgermana lingvo pri ĝermana paganismo.

Weißenfels (IX)[redakti | redakti fonton]

En la verko Heinrich von Ofterdingen la verkisto Novalis kreis simbolon de la frua romantikismo: la Bluan floron. Vivis li inter la 13-a kaj la 28-a vivojaro en Weißenfels. Ekspozicio en la Novalis-memorigloko (kun lia mortoĉambro) alproksimigas al oni la fenomenon Novalis.

Gotha (X)[redakti | redakti fonton]

En la urbo Gotha ofte gastis Luther, Voltero kaj Goethe. Muzeoj kaj biblioteko ĉe Kastelo Friedenstein estas vera mekko por literaturemuloj. Gotha gravis kiel klerigurbo kaj havis mondfamajn eldonistojn kaj kartografiajn institutojn.

Schleiz (XI)[redakti | redakti fonton]

La lernejo Rutheneum estas la naskiĝloko de la eminenta unulingva leksikono de la germana lingvo titolita Duden. Tie ĉi la gimnaziestro Konrad Duden ellaboris la unuajn ortografiajn regulojn. Muzeo en la edukejo montras la agadon de profesoro Duden kiel ankaŭ la ravan destinon de la vortaro mem.

Kamenz (XII)[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en Kamenz (1729) kaj pasigis la junajn jarojn tie ĉi la elstara verkisto Gotthold Ephraim Lessing. En 2011 malfermiĝis nova daŭra ekspozicio pri li; la muzeeto mem jam ekzistas ekde 1931. Eblas esplori multajn aŭtentikajn lokojn de ties agadoj en tiu ĉi urbo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]