Streĉo (mekaniko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La streĉo (formula simbolo ) estas koncepto el la teorio pri rezisto de materialoj. Ĝi estas la kvociento de la forto aplikata al sekco de korpo per ties areo:

La streĉo havas la saman dimension kiel la premo, tio estas forto dividita per areo. Premo estas aparta kazo de streĉo.

Orta streĉo (tiro aŭ kunpremo)[redakti | redakti fonton]

Konsolo ŝarĝata je flekso

Tiro estas streĉo, kiu plilongigas la korpon kaj kunpremo estas streĉo kiu mallongigas ĝin. En ambaŭ situacioj la ŝarĝado okazas orte al la sekco de la korpo kaj la streĉo estas egala laŭ la tuta sekco.

,

kie estas la forto direktita laŭ la normalo al la sekco kaj estas ties areo.

Fleksa streĉo[redakti | redakti fonton]

Kiam okazas flekso, tiam la streĉo en la sekco sanĝiĝas. Ĝi plialtiĝas proporcie al la distanco inter la konsiderita sekcoelemento kaj la neŭtrala fibro. La fleksa streĉo rezultas:

,

kie estas la fleksa momanto, estas la inercimomanto de la areo de la sekco, estas la distanco inter la neŭtrala fibro kaj la plej malproksima fibro de la sekco kaj estas la rezista momanto.

La skizo montras konzolon (elstaranta trabo) ŝarĝata je flekso. Super la neŭtrala fibro okazas tiro kaj sub la neŭtrala fibro kunpremo.