Strebotono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Strebotono estas tono, kiu vekas la atendon de daŭrigo de melodio al celtono duontonon pli supre aŭ malsupre. Strebotono malsupren ankaŭ nomiĝas glitotono.

Klarigo de la streba efiko[redakti | redakti fonton]

La efiko de strebotonoj baziĝas origine en la malstabileco de la tritono konata ekde la mezepoko. Kun ĉiu strebotono ekzistas ene de la sama muziko, almenaŭ tamen en de la ĵus uzata gamo dua tono, kiu kune kun ĝi formas la intervalon de tritono (aŭ ties inversigon). Ekzemple en C-maĵora gamo la tonoj f und b formas tritonan intervalon, kies disonanca malstabileco oni povas transkonduki en konsonancan kaj stabilan sonon, kondukante aŭ la b al c1 aŭ la f al e aŭ farante ambaŭ tion samtempe.

Grava kontrapunkta regulo estas, ke strebotono laŭ sia tendenco estas kondukenda duontonon supren, glitotono tamen duontonon malsupren.[1] En C-maĵora kadenco la tono b estas kondukenda kiel strebotono en la bazotonon de la toniko. La tono f estas kondukenda, se ĝi estas ero de dominanta akordo, al e.

Gam-apartenaj strebotonoj[redakti | redakti fonton]

La plej grava strebotono en la maĵorminora stistemo estas la strebotono sur la 7-a ŝtupo supren kondukanta al la baza tono de maĵora resp. harmonia aŭ melodia minora gamoj. Alvenas je tio la kvara ŝtupo de maĵortonalo, kiu strebas malsupren en la triton, kaj la sesa ŝtupo de la minora gamo, kiuj strebas malsupren en la kvinton.

Gamfremdaj strebotonoj[redakti | redakti fonton]

Krom gam-apartenaj strebotonoj akaŭ gamfremdaj ("artefaritaj") flankotonoj de gamo, enkondukitaj per kromataj ŝanĝoj, kiu distancas etan duton al tono de la gamo, povas funkcii kiel strebotonoj.

Kompletigaj rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  • Al la ekesto kaj la pritraktado de la strebotonoj esence kontribuis la haromiaj finturniĝoj de la polifonia muziko.
  • La traktado de la strebotonoj en la modaloj kaj en ĵazo diferencas de la supraj klarigoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hermann Grabner: Handbuch der funktionalen Harmonielehre, p. 29