Stregheria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Desegnaĵo de pentagramo (Crotone, Italio).
El Imagini degli dei antichi (1647)

Stregheria (malnova itallingva vorto por "sorĉafero") estas moderna, itala movado pri religia sorĉarto. La vorto estis unue uzita de Raven Grimassi, sed la movadon oni ankaŭ kelkfoje nomas La Vecchia Religione ("La Malnova Religio"). La kultobservo de Stregheria inkludas uzon de magio kaj sorĉoj.

Religia itala sorĉarto estis atenteme studita en la fino de la 19-a jarcento fare de la folkloristo Charles Godfrey Leland, kiu renkontis en Italio plurajn personojn, kiuj asertis esti sorĉistinoj. El tio rezultis lia fama libro, Aradia aŭ la Evangelio de la Sorĉistinoj. La religianoj de Stregheria rigardas Aradia kiel fundamentan verkon por sia kultobservo. Male de la aliaj sorĉ-movadoj (escepte de gardnera viko), Stregheria vekis grandan intereson ĉe la publiko.