Strehaia
| Strehaia | ||
|---|---|---|
| Urbo | ||
| Lando | ||
| Distrikto | Mehedinți | |
| Situo | 44° 37′ N, 23° 12′ O44.61666666666723.2Koordinatoj: 44° 37′ N, 23° 12′ O | |
|
|
||
| Alto super maro | 150 m | |
| Poŝtkodo | 225300 | |
| Loĝantaro | 11.846 (2002) | |
Strehaia estas urbo en distrikto Mehedinți (Rumanio), kun 11.846 loĝantoj (2002).
Enhavo |
Situo[redakti]
Strehaia situas en Malgranda Valaĥio ĉe rivero Motru. La regiona centro estas Drobeta Turnu Severin, situanta ĉ. 40 km okcidente.
Historio[redakti]
Strehaia estas unuafoje menciita en dokumentoj en la 15-a jarcento. La loko estis sidejo de valaĥia nobela familio Craiovești. La princo Matei Basarab fondis en 1645 la monaĥejon Strehaia. Ekde 1671 okazis ĉiusemajne brutfoiroj. De la 17-a ĝis la 19-a jarcento, Strehaia estis loka administra centro, ĝi ricevis urban rangon en 1921.
Trafiko[redakti]
Tra Strehaia kondukas la fervoja linio de Orșova al Filiași. En ambaŭ direktoj trafikas (2009) ok distaj-transportaj trajnoj. En Strehaia disbranĉiĝas la linio al Motru; tien trafikas ĉ. tri trajnoj ĉiutage. La urbon trairas la Eŭropa vojo 70 kaj ekzistas regularaj bustrafikoj al Drobeta Turnu Severin kaj Craiova.
Vidindaĵo[redakti]
- Monaĥejo Strehaia (1645)