Strelkovka (Kaluga provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Strelkovka (ruse Стрелковка) estas vilaĝo en distrikto Ĵukov de Kaluga provinco (Rusio). Ĝi situas apud la urbo Ĵukov proksime de rivero Protva, alfluanto de Okao.

En 1896 en Strelkovka naskiĝis marŝalo de Sovetunio Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov. Nun en la vilaĝo funkcias lia muzeo kaj ekzistas monumento al Ĵukov.