Striardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Striardeo
Striardeo
Striardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Butorides
Specio: B. striata
Butorides striata
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Striardeo (Butorides striata) konata ankaŭ kiel Mangrova ardeo, ArdeetoVerdadorsa ardeo, estas malgranda ardeo de la familio de Ardeedoj. Striardeoj estas ĉefe nemigrantaj kaj notitaj pro kelkaj interesaj kutimaraj trajtoj.

Tiu birdo estis dumlonge konsiderata samspecia kun la tre proksime rilata nordamerika specio, nome Verda ardeo, kiu nun estas kutime separata kiel B. virescens, same kiel la Sundevala ardeo de Galapagoj (nune B. sundevalli, sed ofte inkludata en B. striata, ekz. fare de BirdLife International[1]); kolektive ili estis aluditaj kiel "verdadorsa ardeo".

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Verde tutmonda distribuado; flave reproduktejoj.

Ties reprodukta habitato estas malgrandaj humidejoj, marĉoj, mangrovejoj, ĉu salakvaj ĉu nesalakvaj de tropikoj de la Malnova Mondo el okcidenta Afriko al Japanio kaj Aŭstralio, kaj en Sudameriko. Oni registris vagantojn en oceanaj insuloj, kiaj Ĉuuk kaj Yap en la Federacio de Mikronezio, la Marianoj kaj Palaŭo; birdo registrita en Yap la 25an de februaro, 1991, estis el kontinenta Azio pli ol el populazio de Melanezio, dum la origino de la birdo vidata en Palaŭo la 3an de majo, 2005 ne estis klara.[2]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Junulo, subspecio nekonata, Parko al-Qurm (Omano)
Striardeo fotita ĉe Abu-Dabio, UAE
Subspecio B. s. spodiogaster, ilustraĵo de Keulemans, 1898
Butorides striatus

Plenkreskuloj havas blugrizajn dorson (en flankoj plumoj kun helaj bordoj) kaj flugilojn (subflugiloj pli helaj), blankecajn al sablokolorajn subajn partojn, nigrecajn al malhelbrugrizajn kronon kaj bekon kaj mallongajn flavajn al rozkolorecajn krurojn. Ankaŭ irisoj estas flavaj. Bazo de suba makzelo foje estas hela kaj estas ankaŭ griza mustaĉa strio. Kelkaj havas helan areon en frunta brido. Tiu ardeo estas 36 al 48 cm longa kun enverguro de 56 cm. Ties beko estas 7 al 9 cm longa, kio helpas al fiŝkaptado.

Junuloj estas pli brunaj supre kaj striecaj sube.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj staras senmove ĉe akvobordoj kaj atendas gvate la predon, sed ili estas pli facile videblaj ol multaj aliaj malgrandaj ardeoj. Ili manĝas ĉefe malgrandajn fiŝojn, ranojn, reptiliojn, musojn kaj akvajn insektojn. Ili foje uzas allogaĵojn, faligante plumon aŭ folion zorge sur la akva surfaco kaj plukante fiŝojn kiuj venas scivolemaj[3].

Ili nestumas en platformo el bastonetoj 20–40 cm longaj kaj 0.5–5 mm dikaj. La tuta nesto estas ĉirkaŭ 40–50 cm larĝa kaj 8–10 cm alta ekstere, kun interna depresio 20 cm larĝa kaj 4–5 cm profunda. Ĝi estas kutime konstruita ne tro alte supergrunde en arbustoj aŭ arboj sed foje en ŝirmaj lokoj surgrunde, kaj ofte ĉe akvo. La ino demetas 2–5 ovojn, kiuj estas palbluaj kaj ĉirkaŭ 36 por 28 mm.[4]

Ili kutime estas ĉu solaj ĉu laŭ paroj. Krom solema, temas pri silentema specio. Ĝi aktivas ĉefe krepuske aŭ mateniĝe, sed ankaŭ dumtage kaze de urbaj medioj. Ili flugas plej ofte malalte.

Oni observis iam plenkreskulon dum pekuliara kaj mistera kutimaro: enneste, ĝi prenis bastoneton per sia beko kaj faris rapidan antaŭenan kaj reenan movojn per la kapo, kiel kudrilo de kudromaŝino. La signifo de tiu kutimo estas tute nekonata: dum tiaj movoj okazas ĉe multaj aliaj nestumantaj birdoj kiam ili ŝajne kunpremas la neston, movas la ovojn, aŭ forpelas parazitojn, ne estis tiu la kazo ĉe tiu partikulara Striardeo.[4]

Junuloj resursas al memmontrado kiam ili sentas sin minacataj, per etendo de ties kolojn kaj indikante per beko al ĉielo. Oni ne scias kiel tiu povas haltigi predanton.[4]

Statuso[redakti | redakti fonton]

Disvastigata kaj ĝenerale komuna, la Striardeo estas klasata kiel Specio Malplej Zorgiga fare de la IUCN; tio pravus depende ĉu la Sundevala ardeo estas inkludata en B. striata aŭ ne.[1]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Tiu birdospecio havas 20 subspeciojn:

  • Butorides striata actophila Oberholser, 1912 ;
  • Butorides striata albolimbata Reichenow, 1900 ;
  • Butorides striata amurensis (Schrenck, 1860) ;
  • Butorides striata atricapilla (Afzelius, 1804) ;
  • Butorides striata brevipes (Hemprich & Ehrenberg, 1833) nodorienta Afriko kaj bordoj de Ruĝa Maro ĝis la nordo de Sinajo, ĝi prezentas koloron bruneca sufiĉe markata ĉe la kolo kaj flugilkovriloj;
  • Butorides striata chloriceps (Bonaparte, 1855) ;
  • Butorides striata crawfordi Nicoll, 1906 ;
  • Butorides striata degens Hartert, 1920 ;
  • Butorides striata idenburgi Rand, 1941 ;
  • Butorides striata javanica (Horsfield, 1821) ;
  • Butorides striata macrorhyncha (Gould, 1848) ;
  • Butorides striata moluccarum Hartert, 1920 ;
  • Butorides striata papuensis Mayr, 1940 ;
  • Butorides striata patruelis (Peale, 1848) ;
  • Butorides striata rhizophorae Salomonsen, 1934 ;
  • Butorides striata rutenbergi (Hartlaub, 1880) endemia de Maŭrico kaj Reunio;
  • Butorides striata solomonensis Mayr, 1940 ;
  • Butorides striata spodiogaster Sharpe 1894 ;
  • Butorides striata stagnatilis (Gould, 1848) ;
  • Butorides striata striata (Linnaeus, 1758).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 BLI (2008)
  2. Wiles et al. (2000), VanderWerf et al. (2006)
  3. Norris (1975), Boswall (1983), Walsh et al. (1985), Robinson (1994)
  4. 4,0 4,1 4,2 Greeney & Merino M. (2006)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Boswall, J. (1983): Tool-using and related behavior in birds: more notes. Avicultural Magazine 89: 94–108.
  • Greeney, Harold F. & Merino M., Paúl A. (2006): Notes on breeding birds from the Cuyabeno Faunistic Reserve in northeastern Ecuador. Boletín de la Sociedad Antioqueña de Ornitología 16(2): 46–57. PDF plena teksto
  • Norris, D. (1975): Green Heron (Butorides virescens) uses feather lure for fishing. American Birds 29: 652–654.
  • Robinson, S.K. (1994): Use of bait and lures by Green-backed Herons in Amazonian Peru. Wilson Bulletin 106(3): 569–571
  • Walsh, J.F.; Grunewald, J. & Grunewald, B. (1985): Green-backed Herons (Butorides striatus) possibly using a lure and using apparent bait. Journal of Ornithology 126: 439–442.
  • Wiles, Gary J.; Worthington, David J.; Beck, Robert E. Jr.; Pratt, H. Douglas; Aguon, Celestino F. & Pyle, Robert L. (2000): Noteworthy Bird Records for Micronesia, with a Summary of Raptor Sightings in the Mariana Islands, 1988–1999. Micronesica 32(2): 257–284. PDF plena teksto
  • VanderWerf, Eric A.; Wiles, Gary J.; Marshall, Ann P. & Knecht, Melia (2006): Observations of migrants and other birds in Palau, April–May 2005, including the first Micronesian record of a Richard's Pipit. Micronesica 39(1): 11–29. PDF plena teksto

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Zayed M.S. (2008) Les oiseaux de l'Égypte et du Moyen-Orient. ADCOM, Dar el Kutub, 144 p.
  • P. J. Higgins (Hrsg): Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds, Band 1, Ratites to Ducks, Oxford University Press, Oxford 1990, ISBN 0-19-553068-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj