Strieca karpodako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Strieca karpodako
Strieca karpodako, masklo
Strieca karpodako, masklo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carpodacus
Specio: 'C. rubicilloides'
Carpodacus rubicilloides
(Przewalski, 1876)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Strieca karpodako (Carpodacus rubicilloides) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ili ŝajne apartenus al distinga genro Rubicilla aŭ al Uragus. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.

Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato kaj Nepalo. Ties natura habitato estas borealaj arbustaroj.

Tiu birdo havas tre karminruĝan kapon kun iom malhela brido, ruĝecajn subajn partojn tre striecaj je blankecaj punktoj, brunruĝan dorson ankaŭ tre striecan kaj pli ruĝan pugon. Tiom da strieco pravigas la komunan nomon. La flugiloj kaj vosto estas malhelbrunaj. La beko estas hela, mallonga kaj dika ĉebaze. Kruroj kaj okuloj estas malhelaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]