Striflugila iktero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Striflugila iktero
Striflugila iktero
Striflugila iktero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. maculialatus'
Icterus maculialatus
(Cassin, 1848)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Striflugila iktero (Icterus maculialatus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn. Ĝi troviĝas en Centrameriko, ĉefe en suda Gvatemalo kaj sudorienta Meksiko, krom en nordokcidenta Salvadoro kaj sudokcidenta Honduro. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

Ĝi estas evidenta kazo de seksa duformismo. Masklo havas nigrajn kapon kaj suprajn partojn, dum estas flavaj la pugo kaj subaj partoj. En la nigraj flugiloj videblas blankaj flugilstrioj, kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie maculialatus signifas “kun makuloj en flugiloj”, dum Icterus aludas al la ĝenerala flava koloro. La ino havas olivecajn kronon kaj dorson. La flugiloj kaj vosto estas grizbrunaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]