Striko de la Liverpulaj dokistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Striko de la Liverpulaj dokistoj daŭris de la 29-a de septembro 1995 ĝis februaro 1998.

Kvankam nomata 'striko', ĝi estis konkrete 'disputo', ĉar la labordonantoj, la MDHC (Mersey Docks and Harbour Company) en Liverpool, jam maldungis la dokistojn, dum ili engaĝis en alian apartan disputon. La Liverpulaj Dokistoj, pro solidareco, rifuzis trapasi la striklineon de alia grupo de dokistoj, kiuj laboris samloke. La MDHC uzis la okazaĵon por maldungi ilin. Nur al kelkaj el ili la labordonantoj ofertis novajn kontraktojn, do ekis la disputo. Dum la sekvaj du kaj duono jaroj la dokistoj faris tre publike videblan kampanjon por postuli la redonon de siaj laboroj kaj solidaris kun dokistoj el la tuta mondo kaj kun subtengrupoj, kiel Regajnu la Stratojn. Oni designis t-ĉemizon, kun la 'CK' signo de Calvin Klein meze de la vorto dokisto, doCKer. Multaj famuloj vestiĝis en la t-ĉemizo, plej fame Robbie Fowler, la piedpilkisto de Liverpool FC, kiu montris ĝin dum golo-celebrado.

La striko malsukcesis atingi siajn deklaritajn celojn sed estis moderna ekzemplo de forta Sociala Movada Sindikatismo en Britio. La disputo estis unu el la plej longdaŭraj dum la historio de britaj labororilatoj. Februaro 1998, la dokistoj finfine akceptis la kvitiĝon.

Fama brita reĝisoro Ken Loach enscenigis dokumentfilmon pri la striko The Flickering Flame dum 1997. La dokistoj mem skribis scenaron por filmo pri siaj spertoj kun la helpo de konata skaŭsa skribisto Jimmy McGovern kaj la kreinto de Trainspotting, Irvine Welsh. La filmo aperis dum 1999 sub la nomo, 'Dockers'.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]