Strikukolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Strikukolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Tapera
Specio: T. naevia
Tapera naevia
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Strikukolo, Tapera naevia, estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi estas la ununura membro de la genro Tapera (Thunberg, 1819). Tiu kukolo estas loĝanta reproduktanto el Meksikio kaj Trinidado suden al Bolivio kaj Argentino.

La Strikukolo troviĝas en malferma kamparo kun arboj aŭ arbustoj kaj en la bordoj de manglejoj. Tiu specio estas nestoparazito kutime de Furnariedoj, sed ofte ankaŭ de Trogloditedoj, kaj aliaj specioj kun kupolitaj nestoj, en kies kupoloj foje la kukolo faras truon por eniri kaj ovodemeti. La kukolino demetas unu, foje du, blankajn aŭ bluecajn ovojn en la granda nesto el branĉetoj de la gastiganto. La ovoj eloviĝas post 15 tagoj, kun pliaj 18 tagoj ĝis kiam la kukolido elnestiĝas. La idoj de la furnariedo malaperas.

Tiu specio estas ĉirkaŭ 27 cm longa kaj pezas 40 g. La plenkreskulo estas ĉefe grizbruna supre, striita nigre kaj sablokolore. Ĝi havas palan supraokulan strion, pli malhelan brunan traokulan strion kaj trian palan subokulan strion ne tiom klaran kiom la unua, krome estas tre malhelbruna kresto preskaŭ nigra al la nuko kun helbrunaj punktoj, kresto kiu estas levita kaj montrata ĉe pariĝado. La subaj partoj estas tre helaj, kaj la vosto estas longa kaj gradita. Nematuruloj estas punktitaj sablokolore kaj estas pli ruĝecaj en dorso kaj flugiloj.

La Strikukolo manĝas grandajn insektojn, ofte prenitajn el la grundo. Tiu estas soleca kaj preskaŭ timida specio kiu kutimas kaŝiĝi en arbustejoj, kvankam ĝi kantas el malfermaj kaj altaj ripozejoj. Ĝi havas fajfan alvokon kutime de du aŭ tri notoj, gvu-gviigvu-gvii-gvii, kaj povas esti allogita de imitaĵoj.

Brazila folkloro[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo estas grava en brazila folkloro, rilata al legendo de sacio, aŭ matita-perê. Krom la nomo saci, la birdo estas konata ankaŭ kiel matinta-pereira, pitica (Pará), crispim, fenfém, martim-pererê, matimpererê, matintapereira, matintaperera, matitaperê, peitica, peito-ferido (vundita brusto), roceiro-planta, seco-fico, sede-sede, saci-do-campo, sem-fim, fém-fém, tempo-quente (varma vetero), peixe-frito (fritita fiŝo) (Bahio), kaj peixe-frito-seu-veríssimo. [1] [2]

Laŭ la nomo de matita-pereira ĝi estis fame menciita en fama kanto Águas de Março (Akvoj de marto) de Tom Jobim.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]