Stripasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Stripasero
Stripasero
Stripasero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Oriturus
Specio: O. superciliosus
Oriturus superciliosus
(Swainson, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Stripasero (Oriturus superciliosus) estas specio de birdo de la familio de Emberizedoj. Ĝi estas monotipa en la genro Oriturus. Ĝi estas endemia de Meksikio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj moderklimataj herbejoj.

Stripasero estas emberízedo relative granda, ĉar plenkreskulo estas 16 al 18 cm longa, sed averaĝe 17 cm longa. Ne estas seksa dimorfismo. Plenkreskulo havas brunajn dorson, voston kaj flugilojn kun malhela strieco. La brusto estas griza kaj la suba ventro flaveca. La kapo estas distinga: nigra beko relative granda, blanka gorĝo kaj nigra makulo en vangoj kaj bridoj; kaj pli rimarkindaj ampleksa superokula (superokulo) blanka strio kiu etendas el la frunto al la nukoflankoj (kaj nomigas la specion), kaj supre tre ruĝeca krono. La kruroj estas rozkoloraj. Nematuruloj estas similaj, sed kun malhelaj strioj en la blankeca brusto.

Stripasero estas specio de malaltaj teroj, kiu distribuiĝas laŭlonge de la Meksika Altebenaĵo, la Sierra Nevada (Meksiko) kaj la altaj teroj de Oaxaca. Ĝi loĝas en herbejoj kaj arbaroj de koniferoj kun arbusteca vegetaĵaro.

Ĝi konstruas neston el herbo, musko kaj aliaj vegetaĵaroj kaj situigas ĝin en arbusto aŭ en arbo. La ino demetas 3 al 5 ovojn, verdecbluecajn kun purpurbrunaj strioj kaj punktoj. La kovado daŭras 14 tagojn; la idoj restas en la nesto 17 tagoj kaj poste okazas elnestiĝo. La idoj estas manĝigataj per malgrandaj kvantoj de insektoj kiujn ili ricevas rekte el la beko de la gepatroj.

La voĉo estas metaleca tikĉik, foje ekscitita ĉik ĉik ĉik-ĉik sŝi sŝisŝisŝi.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]