Strivizaĝa buntpego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Strivizaĝa buntpego
Strivizaĝa buntpego
Strivizaĝa buntpego
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Picoides
Specio: P. pubescens
Picoides pubescens
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Strivizaĝa buntpego, Picoides pubescens, estas birdo de la genro Picoides kaj malgranda memrbo de la grupo de buntpegoj, tio estas pego, kie ĉefas la koloroj nigra supre kaj blanka sube, sed ankaŭ aliaj (ĉikaze ruĝa) en markoj supre. Krome ĝi estas la plej malgranda pego en Nordameriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La ino ne havas la ruĝan makulon en la malantaŭa krono.

Ĝi estas tre bela birdo el la buntpegoj. Plenkreskuloj estas ĉefe nigraj en supraj partoj kaj flugiloj, kun blankaj dorso, gorĝo kaj ventro kaj blanka punktaro en flugiloj. Estas du larĝaj kaj tre rimarkindaj blankaj strioj en la vixaĝo kaj subokula kaj suprokula. Ili havas nigran voston kun blankaj eksteraj vostoplumoj striitaj nigre. Masklaj plenkreskuloj havas ruĝan makulon en la malantaŭ krono je la fino de la blanka suprokula strio.

Tiu ĉi nearkta specio estas simila laŭ plumarbildo al la multe pli granda Hararpego. Tiuj specioj estas tue nerilataj kaj estas eĉ separataj en diferencaj genroj (Weibel & Moore, 2005; Moore et al., 2006); la ekstera kaj ŝajna simileco estas eksterordinara ekzemplo de konverĝa evoluo.

Vivejo[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta biotopo estas arbaraj areoj, ĉefe de falfoliaj arboj, tra plej parto de Nordameriko al Centrameriko. Ili nestumas en arbokavaĵo, elfosita de la nestoparo en morta arbo aŭ branĉo. La Strivizaĝa buntpego povas ankaŭ troviĝi oriente de Novlando kaj Labradoro, en la insularo de Sankta-Piero kaj Mikelono.

Tiuj birdoj estas ĉefe konstantaj loĝantoj, ne migrantaj. Nordaj birdoj povas migri suden; birdoj en montaraj areoj povas translokiĝi al pli malaltaj niveloj. La Strivizaĝa buntpego ripoozas en arbokavaĵoj vintre.

La Strivizaĝa buntpego manĝas sur arboj, pikante la surfacon de la arboŝelo en somero kaj elfosante pli profonde en vintro. Ili manĝas ĉefe insektojn, sed ankaŭ semojn kaj berojn. En vintro, ĉefe, la Strivizaĝa buntpego povas troviĝi en ĉeurbaj kortoj kaj povas manĝi en birdomanĝejoj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Distribuado de la specio
  • Picoides pubescens fumidus
  • Picoides pubescens gairdnerii
  • Picoides pubescens glacialis
  • Picoides pubescens leucurus
  • Picoides pubescens medianus
  • Picoides pubescens turati

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Moore, William S.; Weibel, Amy C. & Agius, Andrea (2006): Mitochondrial DNA phylogeny of the woodpecker genus Veniliornis (Picidae, Picinae) and related genera implies convergent evolution of plumage patterns. Biol. J. Linn. Soc. 87: 611–624. PDF plena teksto
  • Weibel, Amy C. & Moore, William S. (2005): Plumage convergence in Picoides woodpeckers based on a molecular phylogeny, with emphasis on convergence in downy and hairy woodpeckers. Condor 107(4): 797–809. COI:10.1650/7858.1 (HTML resumo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj