Stromburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stromburg kun kanono en la burgĝardeno ("ĝardeno de Lafer")

La Stromburg estas spronburgo sur alteco de 240 m rande de la Soonwald supre de Stromberg en la mezmontaro Hunsrück, distrikto Bad Kreuznach, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato

Historio[redakti | redakti fonton]

La burgo konstruiĝis supozeble en la 11a jarcento kaj estis menciita la unuan fojon en 1056 en dokumento kiam grafo Bertolf nomis sin la la burgo. 1116 ĝi estis detruita de la majenca ĉefepiskopo Adalbert la 1a kaj rekonstruita. La frua mencio verŝajne konsernas la „malnovan Stromburg“ sur Pfarrköpfchen (vidu Burgo Pfarrköpfchen).

La unua sekura mencio de Stromburg estis el 1287. Sub ĝia protekto evoluiĝis ls vilaĝo Stromberg en la valo de la rivero Guldenbach, kiu estis menciita unuafoje en 1344.

En la Tridekjara Milito la burgo estis konkerita plurfoje kaj nur jam en la Milito de la Palatinata sukcedo je la 3a de marto 1689 detruita. De la burga instalaĵo ankoraŭ konserviĝis la kirasmuro, la burgfrido, impona pordegoturo kaj du partoj de la ringmuro kaj partoj la ĉirkaŭfermejo.

1977 ĝis 1981 partoj de la burga ruino estis sanigita kaj alikonstruita al hotelo. En la konstruaĵo troviĝas ekde 1994 la frandemula restoracio „Le Val d’Or“ sub gvido de la kuiristo Johann Lafer.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gustav Schellack, Willi Wagner: Burgen und Schlösser im Hunsrück Nahe- und Moselland. Kastellaun 1976.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]