Strukturismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Scienca metodo, kiu esploras unuopajn erojn de sistemo koncerne al la strukturita tuto.

Strukturismon enkondukis la lingvisto Ferdinand de Saussure, kiu klarigis lingvojn ordigitaj sistemoj konsistantaj el signoj. El lingvistiko ĝi fluis al aliaj sociaj sciencoj, kie ĝi estis moda precipe en la 1960-aj jaroj. Pro tio, kelkaj kleruloj disigas la Strukturismon en "Klasika", uzebla ĉefe en Lingvistiko, kaj "Nova", pligrandigata kaj iom miskomprenita. Marksistoj, kiu havis preskaŭ "monopolon" en Eŭropa Sociologio antaŭ la "Nova Strukturalismo" sentis sin minacitaj, kaj atakis la teorion.