Strutaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipa plado sudafrika kun fileo de struto, kolbaso el strutaĵo, kokokruro, maizbulo kaj terpomoj.

La viando de strutostrutaĵo estas vianda produkto devena de la bestobredadoĉasado de struto. Ĝi estas uzata kiel tipa viandofonto en Aŭstralio, sed ĝi etendiĝis ankaŭ al aliaj partoj de la mondo kiel kompreneble en Afriko (kaj ĉefe populara en kelkaj zonoj de Sudafriko[1]) kaj Eŭropo, parte pro enspezigeblo je ties bredado kiu produktas krom aprezata viando: ledon kaj ovojn, kaj estas valorigitaj ankaŭ ĉe kelkaj kuirartoj la internaĵoj. Iom post iom ties viando familiariĝas kaj eblas trovi ĝin en specialigitaj buĉejoj en preskaŭ ĉiu eŭropaj grandurboj. La konsumantoj tutmonde kutime havas opinion tre favoran pri tia viando; estas ideo tre ĝeneraligita ke la strutaĵo estas "pli saniga" ol aliaj viandoj.[2]

La gusto de struta viando (konsiderata ruĝa viando) similas al sengrasa bovaĵo (ĉiu 100 g de viando havas po 3 gramojn de graso kontraŭ 10,5 de la bovaĵo kaj 15,2 de porkaĵo[3]) kaj estas malalta en graso kaj kolesterolo,[4] same alta en kalcio, proteinoj kaj fero, pri tio eĉ pli alte ol ĉe aliaj ruĝaj viandoj.[5]

Antaŭkuire, ĝi estas malhelruĝa aŭ ĉerizruĝa, iomete pli malhela ol la bovaĵo.[6]

La konsumantoj akceptas tiun viandon senprobleme ĉar ĝi montras ian similecon laŭ gusto kaj teksturo kun la bovaĵo se ĝi estas servata en grandaj kvantoj. Tamen, en malgrandaj porcioj ĝi estas foje konfuzita kun la viando de meleagro aŭ de koko. La viando de struto devenas grandparte de la kruroj kaj postaĵo; la struto ne havas profiteblan "bruston" kiel kokoj aŭ meleagroj. La graso de struto estas koncentrita en iaj partoj de ties anatomio kaj eblas fari facilajn tranĉojn sen miksi viandon kun graso, kio ne okazas ĉe la porkaĵo aŭ la bovaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. " Ostrich meat, an important product of the ostrich industry: A southern African perspective", Cooper, R. G., World's Poultry Science Journal, Volumo 55, Numero 4, Decembro 1999 , pp. 389-402(14)
  2. "Opinions of professional buyers toward a new, alternative red meat: Ostrich", effrey Gillespie, Agribusiness, 1998, Volume 14, Issue 3 , pp. 247 - 256
  3. USDA Agricultural handbook #8 and Hill Nutrition Associates of Florida for all except Ostrich. Ostrich: Texas A&M University System meat studies 1993
  4. "Ostrich meat: Physico-chemical characteristics and comparison with turkey and bovine meat", Maria Antonietta Paleari et al. , Meat Science, Volume 48, Issues 3-4, marto-aprilo 1998, pp. 205-210.
  5. "Nutritional Guidelines for Ostriches and Emus", Sheila Scheidler, Iovaa Ŝtata Universitato, Extension ASIN B0006QLGYW
  6. Canadian Ostrich Association (Aprilo 2008). "Cooking Tips".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]