Strzelecki-Dezerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fosita strado en Strzelecki-Dezerto.

Strzelecki-Dezerto troviĝas en ekstrema nordo de la regiono Far North (Plejmalproksima Nordo) de Sudaŭstralio, en sudokcidenta Kvinslando kaj en okcidenta Novsudkimrio. Ĝi lokiĝas ĉe la nordorienta parto de la baseno de la lago Eyre kaj ĉe la norda parto de la montoj Flinders. En la nordokcidenta zono de la dezerto estas la malgranda urbo Birdsville.

La dezerto estas karakterizata de vastaj etendoj de dunoj kaj estas sidejo de tri malsamaj areoj de naturaj rezervejoj.

Ĝi estas trairata de la Birdsville Track kaj de la rivero Diamantina.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj