Strzyżów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strzyżów

Blazono

Blazono
urbo
Strzyżów (Pollando)
Strzyżów (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Strzyżowa
Provinco Antaŭkarpatio
Distrikto Distrikto Strzyżów
Komunumo Komunumo Strzyżów
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 49° 53′ N, 21° 47′ O (mapo)49.88333333333321.783333333333Koordinatoj: 49° 53′ N, 21° 47′ O (mapo)
Areo 13,93 km²
Loĝantaro 8920 (en junio 2016)
Loĝdenso 623,2 loĝ./km²
Poŝtkodo 38-100
Telefona antaŭkodo 17
Aŭtokodo RSR
TERYT 3182519044
Estro Mariusz Kawa
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Przecławczyka 5
Poŝtkodo de estraro 38-100
Telefono de estraro 17 276-13-54
Fakso de estraro 17 276-32-19
Poŝto de estraro gmina@strzyzow.pl
Ĝemelaj urboj (Italio) Bagnacavallo
(Slovakio) Svidník
(Ukrainio) Gorodok
(Hungario) Kisvárda
(Aŭstrio) Lassee
Komunuma retejo http://www.strzyzow.pl
vdr

Strzyżów estas urbo en la provinco aŭ historie vojevodio Antaŭkarpatio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Strzyżów kaj estas la administra centro de la ankaŭ samnoma distrikto Strzyżów. Fine de junio 2016 la urbo havis 8920 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fragmento de la urboplaco de Strzyżów
La gentoj de la okcidentaj slavoj, en la 9a kaj 10a jc, vidu Vistulanoj
Limoj de Pollando dum regado de pola reĝo Boleslao la Brava
Monumento de Sankta Mikaelo, la patron de la urbo, sur la urboplaco de Strzyżów
La ponto super la rivero Wisłok en Strzyżów
La kruco de Bara Konfederacio kun la bildo de la Senmakula koncipiĝo de Dipatrino de la urbo Strzyżów

La legenda historio de Strzyżów komencas en la 9a jc, dum la tempo de la slava gento Vistulanoj (vidu la apudan mapon), tiam la pagana princo de Wiślica en la forkoj de la riveroj Stobnica kaj Wisłoka konstruis tie la gardoturon (kastelon) nomata: Strzeżno – por gardi la orientan flankon de sia teritorio, poste sama disvolvo jam en la kristana Pollando dum la regado de la unua pola reĝo Boleslao la Brava. La papa legato, la episkopo Filipo el la itala urbo Fermo, en la jaro 1279 en Buda (Hungario) donis la rajton al la abato de la klostro de Cistercianoj en Koprzywnica preni la dismon (dekonaĵon) i.a. de la urboj Strzyżów kaj Czudec. La unua lokigo de la urbo (urborajtoj) okazis en la jaroj inter 1373 kaj 1397 kaj la dua lokigo en la jaro 1480. En la urbo dum 15-17 jarcentoj estis du urboplacoj, tri preĝejoj, urbodomo, urba bandomo (banejo), hospitalo por senhejmuloj, 3 muelejoj, viand-butikoj, gastejo, brandofabriko, 2 bierfabrikoj kaj maltejo, parok-lernejo, doganejo, 2 pontoj: la godowa kaj la gbiska, la domo en kiu oni preparis drapojn (pole: folusz), kalandrilo (rulpremilo) kun la loko kie oni blankigis la teksaĵojn (ĉefe: linaĵojn) (tiu loko estas nomata pole: blech), krome estis tie la fiŝ-lageto (stavo). La urbajn terenojn ĉirkaŭis la remparo - ĝis hodiaŭ estas tie la rempar-strato (pole: ul. Zawale). Tio estis la ora epoko de de la disvolvo de la urbo kaj disvolvo de metio, fabrikado, bredado kaj de komercaj kontraktoj kun urboj en Pollando, Hungario kaj Slovakio. La cisterciana urbo Strzyżów de la jaro 1373 fariĝis la posedaĵo de kavaliroj (ekzemple dum la 15a jc de la kavaliro Wojtko, Pakosz kaj liaj filoj Johano kaj Nikolao Strzeżowski, poste en la 16a jc de familioj Świerczowski, Wielopolski, poste en la 17a jc de familioj Bączalski kaj Boner, de familio Szczepiecki kaj denove de la familio Wielopolski, poste en la 18a jc de la familio Radziwiłł, poste en la 19a kaj komenco de la 20a jc de la familioj Starzeński, Skrzyński, Wołkowicki kaj Konopko).

Kazimierz Pułaski ĉe Ĉenstoĥovo, la bildo de Józef Chełmoński, 1875 (sur la bildo estas videbla sur la standardo la bildo de la Senmakula koncipiĝo de Dipatrino de la urbo Strzyżów)
Enirejo al la kolegiata preĝejo de la Senmakula koncipiĝo de Dipatrino en la urbo Strzyżów, kun la bildo de la Senmakula koncipiĝo de Dipatrino
Enirejo al la fervoja bunkro, kadre de la kvartiro de Hitlero en Strzyżów (nomata: "Anlage Süd")
La bunkra tunelo en Strzyżów

La 15an de aŭgusto 1769 dum la Bara Konfederacio la anoj de la Konfederacio ĵure promesis antaŭ la bildo de la Senmakula koncipiĝo de Dipatrino en Strzyżów, ĉeestis Kazimierz Pułaski kaj Franciszek Trzecieski. Tiun bildon oni enmetis sur la standardon kaj sur la krucon de la Konfederatoj (vidu la apudajn fotojn).

Pola kaj usona generalo Kazimierz Pułaski, oleopentraĵo de pola pentristo Jan Styka
Palaco en Strzyżów, nun infanvartejo
Julian Przyboś
Lokigo de la ĉefaj kvartiroj de Hitlero dum la Dua Mondmilito, unu el ili en Strzyżów (nomata germane: "Anlage Süd"), tamen la plej fama estis en: Lupa remparo (germane: Wolfsschanze; pole: Wilczy Szaniec apud urbo Kętrzyn)
La sinagogo en Strzyżów, nun biblioteko
La nova juda tombejo en Strzyżów kun la judaj tomboŝtonoj
La interno de la sinagogo en Strzyżów
La urboplaco en Strzyżów
La regiona folklora grupo "Pogórzanie"
La orienta panoramo de Strzyżów
La okcidenta panoramo de Strzyżów
La vido de la ski-deklivo al la urbo Strzyżów
La palaco en Strzyżów
La turo de la preĝejo, la parokejo de la Senmakula Koncipiĝo de Virgulino Maria en Strzyżów
Urboplaco de Strzyżów

Dum la historio de Strzyżów okazis 10 incendioj (brulegoj) – la lasta en la jaro 1895, de tiam ekestis la decido ke la urbo estis rekonstruita plejmulte nur per la masonitaj domoj. La disvolvon de la urbo stabiligis la establigo de la laika lernejo en la jaro 1796, kaj pli frue ankaŭ en la jaro 1684 la reĝa permeso por la organizado de la foriroj kvarfoje jare, same la konstruo de la bona ŝoseo Rzeszów-Strzyżów-Krosno, de la fervoj-linio Rzeszów-Strzyżów-Jasło en la jaro 1890. En la jaro 1880 en la urbo loĝis: 930 poloj, 212 judoj kaj 185 germanoj. Dum la Dua Mondmilito en la jaroj 1940-41, en Strzyżów estis konstruita grandega bunkro (kvartiro) de Hitlero (nomata: "Anlage Süd") kaj la fervoja bunkro por la stabaj vagonaroj de Hitlero (vidu la apudan mapon kaj fotojn). Dum la jaroj 60aj kaj 70aj de la 20a jc okazis en Strzyżów granda industriiĝo - estis establigitaj multaj fabrikoj, entreprenoj, lernejoj kaj kultur-domoj. Strzyżów estis la distrikta urbo dum la jaroj 1896-1932, 1954-1975 kaj de la jaro 1999.

Famuloj ligitaj kun Strzyżów[redakti | redakti fonton]

La 15-an de aŭgusto 1769 dum la Bara Konfederacio la anoj de la Konfederacio ĵure promesis antaŭ la bildo de la Senmakula koncipiĝo de Dipatrino en Strzyżów, ĉeestis Kazimierz Pułaski kaj Franciszek Trzecieski. Tiun bildon oni enmetis sur la standardon kaj sur la krucon de la Konfederatoj (vidu la apudajn fotojn)

  • Julian Przyboś (naskiĝis la 5-an de marto 1901 en la proksima vilaĝo apud Strzyżów: Gwoźnica Dolna, mortis la 6-an de oktobro 1970 en Varsovio, tamen entombigita en Gwoźnica Górna) – pola poeto, eseisto kaj tradukisto.

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

La stacidomo en Strzyżów
La brikdomoj ĉirkaŭ la urbodomo de Strzyżów
La ponto super la rivero Wisłok
La urboplaco en Strzyżów, antaŭ la modernigo