Student Agency

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Student Agency
STUDENT AGENCY k.s.
negoco • entrepreno vd
Dum 1996 - nekonata/nuntempe
Jura formo komanditní společnost
Fondintoj Radim Jančura vd
Sidejo Brno
Lando Ĉeĥio
Dungitoj 1 378 (stato: 2016)
Posedata de RegioJet holding • Radim Jančura vd
filiaj kompanioj RegioJet vd
Posedataj kompanioj RegioJet vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Student Agency, klr. estas ĉeĥa kompanio kun sidejo en Brno. Ĝi estis fondita en jaro 1996 de Radim Jančura[1]. Inter agado de kompanio estas vendado de flugbiletoj, ofertado de kursoj de aliaj lingvoj en aliaj landoj de la mondo, ofertado de staĝoj por gastvartisto kaj ankaŭ busa transporto. En jaro 2004 Student Agency estis kreita unua buslinio, inter Brno kaj Prago kaj baldaŭ (en jaro 2005) sekvis linioj en Nederlandon, Slovakion, Svision. En jaro 2006 iĝis denove novaj linioj: en Vienon, Germanion, Hungarion kaj Italion. En jaro 2007 estis aldonitaj linioj en Finnlandon kaj Francion.

Flava buso de Student Agency dum paŭzo en Brno

Busaj linioj[redakti | redakti fonton]

Busaj linioj en Ĉeĥio[redakti | redakti fonton]

Ĉefa busa linio de Student Agency estas de Brno al Prago. Aliaj linioj estas jenaj:

Servoj en busoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu vojaĝanto rajtas ricevi senpagan gazeton (kutime eblas elekti de taggazeto aŭ de iu gazeto celita al iu grupo), senpagan kafon aŭ teon aŭ ĉokoladon. Aliaj trinkaĵoj kaj manĝaĵoj estas pagendaj. Pri la disdonado de gazetoj kaj manĝoj zorgas stevardo aŭ stevardino. Krom tio eblas spekti filmojn (en pli malnovaj aŭtobusoj estas ĉiam nun unu filmo, kiujn ĉiuj rajtas spekti, en novaj, pli modernaj busoj eblas elekti mem filmon el oferto kaj spekti de eta monitoro sur seĝo). Eblas ankaŭ aŭskulti muzikon - en malnovaj busoj oni povas elekti de ses stacioj, en novaj busoj oni povas elekti pli da muziko pere de la monitoreto. Por la auxskultado stevardo disdonas kapaŭskultilojn. En busoj eblas ankaŭ uzi sendratan reton, sed ne ĉiam estas la reto tre stabila kaj rapida. En pli novaj busoj eblas eĉ uzi kontaktingojn por komputiloj.

Fervoja transporto[redakti | redakti fonton]

Siemens Desiro Classic pruntedonita de Alpha Trains

Post sukceso en busa transporto, kie Student Agency ofertis ĝis tiu tempo ne konatajn servojn por vojaĝantoj (kiel senpaga interreto, senpagaj gazetoj kaj ankaŭ senpaga teo aŭ kafo), volis Student Agency ankaŭ oferti tiujn similajn servojn en trajna transporto. Aperis kritikoj, ke Student Agency volas nur plej interesan vojon inter Prago kaj Ostrava. Student Agency ofertis ankaŭ al regionestroj de regionoj de Ĉeĥio, sed sen sukceso. Je la 24-a de aprilo 2010[2] tamen ekvojaĝis unua propagacia trajno de Student Agency dum aranĝo Flava printempo je fervojo. Por tio oni uzis trajnojn Siemens Desiro. Unue estis propagaciaj trajnoj en regiono Ústí nad Labem[3], poste en regiono Olomouc[4], poste sekvis prezentadoj en sudmoravia regiono[5]. De la 5-a de junio 2010 ĝis la 31-a de julio 2010 estis regulaj konektoj inter Plzeň kaj Domažlice[6]En duono de jaro 2011 Student Agency planis oferti trajnan konekton inter Prago kaj Ostrava. La projekto ja iomete malfruiĝis kaj laŭ plej novaj informoj firmao komencos oferti konekton de septembro.[7] Tamen jam ne temos pri Student Agency, sed pri kompanio RegioJet. De jaro 2012 RegioJet ofertos trajnan konekton inter Bratislava kaj Komárno[8].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]