Studio 54

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afiŝo de W.P.A. Theatre of Music prezentanta du ĉambr-operojn.

Studio 54 estis populara novjorka noktoklubo el 1977 ĝis 1981 kiam ĝi estis vendita de fondintoj kaj kreintoj Steve Rubell kaj Ian Schrager.[1][2][3] Ĝi plufunkciis kiel noktoklubo ĝis 1991 administrata de aliaj posedantoj. Kun situo ĉe 254 West 54th Street en Manhatano, Novjorko, la spaco estis origine la Gallo Opera House, malfermita en 1927, post kio ĝi ŝanĝis je nomoj kelkajn fojojn, eventuale iĝante de CBS radia kaj televida Studio 52. Ekde Novembro de 1998 ĝi estis sidejo por Roundabout Theatre Company kaj estas ankoraŭ nomita Studio 54, sed ĝi ne plu estas noktoklubo.[4] Aparta restoracio kaj noktoklubo, nome 54 Below, funkcias en la teretaĝo de la fama ejo.[5]

En la epoko de la 1970-aj jaroj estis oftuloj ĉe Studio 54 famuloj kiaj Andy Warhol, Liza Minnelli, Bianca Jagger, Elizabeth Taylor, Mick Jagger, Grace Jones, Michael Jackson, Calvin Klein, Elton John, Tina Turner, Truman Capote, Margaux Hemingway, Miĥail Bariŝnikov, Diana Ross, Cher, Salvador Dali, John Travolta, Jackie Kennedy Onassis, Brooke Shields[6] kaj Martha Graham.

Ludis ĉe Studio 54 dum ties unuaj jaroj Grace Jones, Donna Summer, Stevie Wonder, James Brown, kaj aliaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Itzkoff, Dave, "Selling Some Old Sparkle From Nights at Studio 54", 16a de Januaro, 2013.
  2. Itzkoff, Dave. Disco Inferno at Fire-Sale Prices as Studio 54 Items Go On the Block. ArtsBeat. The New York Times (22a de Januaro 2013).
  3. Nobile, Philip (7a de Majo 2007). “Studio 54, Where Are You?”, 'New York'. 
  4. A Short History of Roundabout Theatre Company. Arkivita el la originalo je 2010-12-21. Arkivigite je 2010-12-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-21. Alirita 2015-04-13.
  5. 54 Below.
  6. Brooke Shields intervjuata de Jimmy Fallon, Late Night with Jimmy Fallon, NBC, Novjorko, 2011-02-07, alirita la 2011-07-21 [1]}}

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Anthony Haden-Guest. The Last Party: Studio 54, Disco, and the Culture of the Night (New York: William Morrow and Company, 1997) ISBN 978-0688160982
  • Jack Ricardo. "Last Dance at Studio 54" (2012) ISBN 978-1-4675-1362-3
  • Steven Gaines kaj Robert Jon Cohen. "The Club, a Novel" (New York: William Morrow and Company, 1979)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]