Studio Ghibli

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Studio Ghibli (japane: 株式会社スタジオジブリ [kabuŝikigaiŝa sutaĝio ĝiburi]) estas japana animacia filma studio, fondita en 1985 de Mijazaki Hajao. Studio Ghibli estas kondukata de Mijazaki Hajao mem kaj de sia kolego Takahata Isao kaj de la administranta direktoro Suzuki Toŝio.

La korekta prononco de "Ghibli" en la itala estas "gibli", sed ĝia prononco en la nomo "Studio Ghibli" estas "ĝibli" (pli precize japana prononco estas "ĝiburi").

Filmoj

jaro titolo (Esperante) japana titolo prononco Reĝisoro
1984¹   Naŭsika el la Venta Valo 風の谷のナウシカ [kaze no tani no nauŝika] Mijazaki Hajao
1986 Ĉiela kastelo Laputa 天空の城ラピュタ [tenkū no ŝiro rapjuta] Mijazaki Hajao
1988 La tombo de la lampiroj 火垂るの墓 [hotaru no haka] Takahata Isao
1988 Mia najbaro Totoro となりのトトロ [Tonari no Totoro] Mijazaki Hajao
1989 Eksprespoŝto per sorĉistino 魔女の宅急便 [Maĝo no takkjūbin] Mijazaki Hajao
1991 Larmoj memorante おもひでぽろぽろ [omoide poroporo] Takahata Isao
1992 La skarlatkolora porko 紅の豚 [kurenai no buta] Mijazaki Hajao
1993 Mi aŭdeblas la maron 海がきこえる [umi ga kikoeru] Moĉizuki Tomomi
1994 La nuntempa niktereŭta² batalo, bum-bum    平成狸合戦ぽんぽこ [heisei tanuki gassen pompoko] Takahata Isao
1995 Se vi streĉas la orelojn 耳をすませば [mimi o sumaseba] Kondo Joŝifumi
1997 Princino Mononoke もののけ姫 [mononoke hime] Mijazaki Hajao
1999 Kvivit, miaj najbaroj Jamada ホーホケキョとなりの山田くん    [hōhokekjo tonari no Jamada-kun]    Takahata Isao
2001 La vojaĝo de Ĉihiro 千と千尋の神隠し [sen to ĉihiro no kamikakuŝi] Mijazaki Hajao
2002 La rekompenco de la katoj 猫の恩返し [neko no ongaeŝi] Morita Hirojuki
2004 La movanta kastelo de Haŭl ハウルの動く城 [haŭru no ugoku ŝiro] Mijazaki Hajao
2006 La milita kroniko de Gedo げド戦記 [gedo senki] Mijazaki Goro
2008 Ponjo sur la klifo 崖の上のポニョ [gake no ue no ponjo] Mijazaki Hajao
2010 Arrietty, kiu prenu pruntita 借りぐらしのアリエッティ [Kari guraŝi no Arietti] Jonebajaŝi Hiromasa
2011 Ekde la monteto de la amapolas コクリコ坂から [kokuriko zaka kara] Mijazaki Goro

¹: produktita antaŭ la fondigo de Studio Ghibli
²: niktereŭto (japane: 狸 tanuki) estas japana besto similanta al lavurso aŭ melo

Mallongaj filmoj

Aliaj verkoj

Muzeo de "Ghibli"

La Muzeo de "Ghibli" situas en la urbo Mitaka apud Tokio kaj estas daŭra ekspozicio por la verkoj de la Studio Ghibli. La muzeo malfermis en la jaro 2001.