Studsabato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Studsabato estas lerncela kunveno en La Chaux-de-Fonds, kantono Neŭŝatelo, Svislando. La Studsabatoj okazadas en la Urba Biblioteko de tiu urbo ĵurasa, regule la trian sabaton de la monato. Ili estas organizitaj de la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) gvidata de Sinjoro Claude Gacond.

Instruas en tiuj Studsabatoj regule Mónika Molnár, Nancy Fontannaz kaj Luko Allemand. Plie instruas Nicole Margot, Stefano Keller, Mireille Grosjean.

Kutime la instruado okazas laŭ tri niveloj: komencantoj, mezuloj kaj progresantoj. Venadas inter 10 kaj 20 personoj el la tuta lando kaj foje el eksterlando.

La instruado komenciĝas je la 10:30 ĝis la 12:45 en du lekcionoj. Poste sekvas komuna manĝo en najbara restoracio. Poste rekomenciĝas la instruado je la 14:15 ĝis la 16:30.