Stuff Smith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stuff Smith

Stuff Smith (naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1909 en Portsmouth, Ohio kiel Hezekiah Leroy Gordon Smith; mortis la 25-an de septembro 1967 en Munkeno) estis usona ĵazmuzikisto kaj violonisto, bandestro kaj kantisto. Li validas krom Joe Venuti kaj Stéphane Grappelli kiel plej grava violonisto de la svingepoko.

Vivo

Smith lernis violonludon ekde la sesa vivojaro de sia violonista patro kaj muzikis en la familia bando (la patrino estis pianisto). Ekde 1924 li iris al la Universitato Johnson C. Smith, origine por studi klasikan muzikon. Sed kiam li konatiĝis kun la muziko de Louis Armstrong, li turniĝis al ĵazo. En la 1920-aj jaroj li muzikis en la bando de Alphonse Trent en Teksaso (mallonge ankaŭ kun Jelly Roll Morton), kun kiu li ankaŭ iris al Bufalo. Tie li fondis en la 1930-aj jaroj propran bandon. Famaj estas liaj sonregistraĵoj el la ĵazklubejo Onyx en Novjorko, kie li ekde 1935 regule prezentis kun sia kvinopo Stuff Smith and his Onyx Club Boys (sonregistraĵoj ekde 1936 ĝis 1937). Kunmuzikis Cozy Cole kaj trumpetisto Jonah Jones, kun kiu li ankaŭ koncertvojaĝis kaj kiu ankaŭ kantis. Kiel lia granda modelulo (laŭ propra eldiro) Louis Armstrong li prezentis ankaŭ komikajn kantaĵojn (Hits You’s viper, i’s a muggin).

Marton de 1936 Smith lanĉis sian ununuran furorkanton en la Billboard-rangglistoj; la komponaĵo surdiskigita por diskeldonejo Vocalion „I’se Muggin’“ atingis rangon 19. La kunlaboro kun Jonah Jones finiĝis, kiam li en 1938 iris al Holivudo. Li ankaŭ muzikis kun Coleman Hawkins, kun Charlie Parker kaj Dizzy Gillespie, kvankam li kritike rigardis bibopon. Li validas kiel la unua muzikisto, kiu amplifikis elektrike sian violonon (dum sia tempo ĉe Onyx). En la 1950-aj jaroj li estis denove en Kalifornio, koncertis pli ofte kiel solisto, surbendigis por Verve (i.a. kun Ella Fitzgerald, Dizzy Gillespie kaj en Violins no end kun Oscar Peterson kaj Grappelli) kaj ankaŭ partoprenis la sonregistradojn de Nat King Cole ĉe Capitol. En 1965 li transloĝiĝis al Kopenhago, ekde kie li multe koncertvojaĝis tra Eŭropo (i.a. registrita sur la disko de MPS Violin Summit kun Grappelli, Svend Asmussen, Kenny Drew, Niels-Henning Ørsted Pedersen, Jean-Luc Ponty). Tiutempe li tamen estis jam grave malsana.

La moknomon Stuff li onidire ricevis, ĉar li nomvokis per ĝi homojn, kies nomojn li ne povis memori.

Diskoj

  • Stuff Smith & His Onyx Club Boys 1936–1939 (Classics)
  • Stuff Smith 1939–1944 (Classics)
  • The Stuff Smith Trio (Progressive, 1943) kun Jimmy Jones, John Levy
  • Stuff Smith 1944–1946 (Classics)
  • Stuff Smith/Dizzy Gillespie/Oscar Peterson (Verve, 1957) kun Wynton Kelly, Red Callender, J. C. Heard
  • Call On a Hot Fiddle (Verve, 1959)
  • late Woman Blues (Storyville, 1965)

Literaturo

  • Anthony Barnett Desert Sands: The Performances and Recordings of Stuff Smith: An Annotated Discography and Biographical Source Book, Lewes, East Sussex: Allardyce, Barnett, Publishers, 1995 (Desert Sands estis albumo kun la triopo de Oscar Peterson)
  • Intervjuo en Stanley Dance The world of swing 1979

Eksteraj ligiloj