Stump Evans

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paul Anderson "Stump" Evans (* 18-an de oktobro 1904 en Lawrence (Kansaso); † 29-an de aŭgusto 1928 en Douglas) estis usona saksofonisto de ĉikaga ĵazo. Coleman Hawkins nomis lin unu el liaj modeluloj. Kelkaj el liaj solooj per aldosaksofono apartenas al la teknike plej virtuozaj de la frua ĵazo.

Vivo kaj kariero

Evans ricevis komence instruon sur aldokorno de sia patro, kornisto Clarence Evans. Li transiris al trombono, ludis en la mezlerneja bando en Lawrence kaj iris poste kiel saksofonisto al Ĉikago. Laŭ Digby Fairweather li validis kiel brila soloisto, kiu ankaŭ povis ludis laŭ notoj. Li laboris komence en la Vendome Orchestra de Erskine Tate apud Louis Armstrong kaj Ruben Reeves, en la Original Creole Orchestra de King Oliver, ĉe Jimmy Wade kaj prezentis kun la orkestro de Carroll Dickerson en kafejo Sunset, tie denove kun Armstrong same kiel kun Earl Hines. Tiu diris: "Stumpy Evans ludis belan tenoron; ĉi volis atingi lin".[1] Evans kunlaboris je surdiskigoj de Oliver, Dickerson, Jelly Roll Morton, Lil Hardin Armstrong kaj Jimmy Blythe; kelktempon li estis muzika direktisto en Moulin Rouge Club. Li tamen malsaniĝis je tuberkulozo, reiris al Kansaso kaj mortis tie en la aĝo de nur 24.

Rimarkoj

  1. cit. laŭ Fairweather, p. 202.

Literaturo

Eksteraj ligiloj