Stumpovosta makako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stumpovosta makako
Stumpovostaj makakoj
Stumpovostaj makakoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Familio: Cerkopitekedoj Cercopithecidae
Genro: Makako Macaca
Specio: M. arctoides
Macaca arctoides
(I. Geoffroy, 1831)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La stumpovosta makako (Macaca arctoides) el la ordo de primatoj kaj familio de cerkopitekedoj vivas en la suda kaj sudokcidenta partoj de Ĉinio kaj ankaŭ en Hindio kaj la Hindoĉina Duoninsulo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas pli fortika kaj pli granda ol la resuso kaj ursmakako. Ĝi havas hararon malhelbrunan. Malsaman aspekton havas la stumpovostaj makakoj vivantaj en malsamaj lokoj. Ekzemple la makakoj, vivantaj en la suda parto de Gŭangŝji, havas nigran hararon maldensan kaj longan, sed tiuj en la norda parto de ĝi portas sur si malhelgrizan hararon pli mallongan kaj pli densan, tial ĝi nomiĝas ankaŭ malhelgriza makako. Ĝia vosto estas stumpa kun longeco de ses aŭ sep centimetroj. La plenkreska virmakako pezas 20 kilogramojn.

Vivejo kaj vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Tiuj orientalisaj makakoj vivas sur rokoplenaj montoj kun arboj en la tropika kaj subtropika zonoj. Ili ŝatas aktivadi en aro el dekoj. Nokte iii dormas kaj tage iras serĉi nutraĵojn. Iliaj manĝaĵoj estas diversspecaj. Krom sovaĝaj fruktoj, folioj, burĝonoj kaj maldikaj branĉetoj, ili manĝas ankaŭ insektojn. Kelkfoje ili eĉ amase ŝtelas de kamparanoj fruktojn, legomojn kaj faras grandan damaĝon al grenplantoj. Akirinte nutraĵon, ili antaŭ ĉio iom maĉas ĝin kaj tuj poste metas ĝin en sian vangan saketon ĝis ĝi estas plenplena. La konservaĵojn ili remaĉas kaj englutas én libera tempo, tiamaniere ili povas mallongigi la tempon en serĉado de manĝaĵoj kaj ankaŭ malmultigi ŝancojn renkontiĝi kun siaj malamikoj. La stumpovostaj makakoj ŝatas agi surtere. Se le troviĝas abundaj nutraĵoj, ili do fiksloĝas tie. Sed kiam mankas al ili nutraĵoj, ili do translokiĝas aliloken, kie troviĝas manĝaĵoj pli abundaj. Ili povas generi en la tuta jaro. Post kiam la makakino gravedas ses monatojn, ĝi naskas ĉiufoje unu idon, kiu pezas 450 gramojn kaj kies vizaĝo kaj korpo estas laktoblankaj. La koloro sur ilia vizaĝo ŝanĝiĝaŝ kun la aĝo. Kiam ili estas plenaĝaj, ilia vizaĝo fariĝas ruĝa, kaj kiam ili maljuniĝas, ilia vizaĝo fariĝas purpurnigra.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]