Sturm und Drang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Wolfgang von Goethe en la junaĝo

Sturm und Drang (germ., sturmo kaj impeto), ankaŭ Geniezeit (germ., tempoaĝo de genioj), literatura-filozofia movado en Germanio de 1770 al 1790. Meze de la poetiko de la Sturm und Drang staris la flameco kaj la spontaneco de la – precipe lirika – eksprimo.

La movado agis kontraŭ la severajn regulojn (ekzemple la franca klasikismo) de poetikoj. La Sturm und Drang konstruis modelo de skribo, kiu orientis sin al l’intuician geniecon de l’individuo. Tiel fariĝis antaŭkuranto de la romantikismo (Antaŭromantikismo). Precipe la juna generacio batalis kontraŭ la dekadencan aristokration. La verkoj estas tiukaŭze tre politika. La poetoj de la Sturm und Drang remalkovris la naturon kaj la naturfenomenojn. Eminentaj poetoj de la movado estis la juna Johann Wolfgang von Goethe kaj la juna Friedrich Schiller.

La poetoj sekvis tri idealojn:

La pli grava literatura esprimo estis la revolucia dramo en esprimplena prozo (Schiller). La liriko estis amata en forma de travivaĵo-liriko (Goethe). La romano ne estis multe disvastiĝinta, malgraŭ tio la letera romano Die Leiden des jungen Werther (trad. La suferoj de la juna Werther, 1774) de Goethe fariĝis nekomparebla sukcesego.

Vidu ankaŭ