Sturmabteilung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de SA

La Pri tiu ĉi sono Sturmabteilung (Sturmsekcio) (ofte mallongigita al SA) estis duonmilitista grupo en la germana nazia partio.

La membroj havis la kromnomon brunĉemizuloj. La grupo estis grava en la helpo al Adolf Hitler gajni potencon en la 1930-aj jaroj. Il portis brunajn uniformojn, simile al la nigraj uniformoj portitaj de la adeptoj de Mussolini.

La vorto Sturmabteilung estis uzata antaŭ la fondo de la Nazia Partio en 1919. Origine ĝi venas de la specialigitaj atencotrupoj uzitaj de la germanoj dum la Unua Mondmilito uzante infiltradoteknikoj de Hutier.

Atencotrupoj ludis ĉefan rolon dum la potencleviĝo de Adolf Hitler dum la 1930-aj jaroj.

Ĉefoj de la stabo

  • Emil Maurice (1920-1921)
  • Hans Klintzsche (1921-1923)
  • Hermann Göring (1923)

Organizaĵo malfondita (1923-1925)

  • Franz Pfeffer von Salomon (1926-1930)
  • Adolf Hitler (1930-1931)
  • Ernst Röhm (1931-1934)
  • Viktor Lutze (1934-1943)
  • Wilhelm Scheppmann (1943-1945)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj