Sturnedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sturnedoj
Sturno, Sturnus vulgaris
Sturno, Sturnus vulgaris
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Rafinesque, 1815
Genroj

Preskaŭ 30; vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Sturnoj estas popola nomigo por Sturnedoj, tio estas malgrandaj al mezgrandaj paserinaj birdoj de la familio Sturnidae. La nomo "Sturnidae" (Sturnedoj) devenas el la latina vorto por sturno, sturnus. Sturnoj loĝas nature en la Malnova Mondo, el Eŭropo, Azio kaj Afriko, al norda Aŭstralio kaj la insuloj de la tropika Pacifiko. Kelkaj eŭropaj kaj aziaj specioj estis enmetitaj en tiuj areoj same kiel en Nordameriko, Havajo kaj Novzelando, kie ili ĝenerale konkurencas pro habitato kun indiĝenaj birdoj kaj estas konsiderataj invadaj specioj. La sturneda specio plej familiara al plej parto de homoj en Eŭropo kaj Nordameriko estas la Eŭropa sturno, kaj tra multe de Azio kaj la Pacifiko la Komuna minao estas ja komuna.

Sturnedoj havas fortajn piedojn, ties flugo estas forta kaj rekta, kaj ili estas tre gregemaj. Ties preferata habitato estas tre malferma kamparo, kaj ili manĝas insektojn kaj fruktojn. Kelkaj specioj loĝas ĉe homaj setlejoj, kaj estas fakte ĉiomanĝantaj. Multaj specioj serĉas manĝerojn per malfermo de la beko post sondado en densa vegetaĵaro; tiu kutimo nomiĝas "sondado per malferma beko" .

Plumaroj estas tipe malhelaj kun metaleca brilo. Plej parto de specioj nestumas en truoj kaj la ino demetas bluajn aŭ blankajn ovojn.

Multaj aziaj specioj, ĉefe la pli grandaj, nomitaj minaoj, kaj multaj afrikaj specioj estas konataj kiel brilsturnoj pro siaj irizaj plumaroj.

Sturnedoj havas diversajn kaj komplikajn voĉojn, kaj estas de ĉiam konataj ĉar enmetas sonojn el siaj ĉirkaŭaĵo en siajn proprajn alvokojn, inklude hupojn, kaj homajn parolmanierojn. Tiuj birdoj povas rekoni precizajn individuojn pro ties alvokoj, kaj estas lastatempe objekto de priserĉado pri evoluado de homa lingvo.[1]

Aspekto

La sturnedoj estas mezgrandaj paserinoj.[2] La plej mallonga specio estas Kenrika sturno (Poeoptera kenricki), nur 15 cm longa, sed la plej malpeza specio estas la Abota sturno (Poeoptera femoralis), kiu pezas nur 34 g. La plej granda sturnedo estas la minaoj de la genro Mino, ĉefe la Flavvizaĝa (Mino dumontii) kaj la Longvosta minaoj (Mino kreffti). Tiuj minaoj povas superi eĉ 30 cm kaj pezi ĉirkaŭ 225 g. Kelkaj specioj de sturnedoj montras kazojn de seksa dimorfismo laŭ grando, ĉar maskloj estas pli grandaj ol inoj.

Estas malpli seksa dimorfismo laŭ plumaro tamen, kun nur 25 specioj kiuj montras tiajn diferencojn inter seksoj. La plumaro de sturnedoj estas ofte brilkolora pro irizeco; tiu koloro devenas el la strukturo de la plumoj, ne el pigmento. Kelkaj specioj de aziaj sturnedoj havas krestojn aŭ elstarigeblajn plumojn sur kresto. Alia ornamado inkludas longecajn vostoplumojn kaj brilkolorajn nudajn areojn en vizaĝo. Tiuj koloroj povas deveni el pigmentoj, aŭ, kiel ĉe la Balia sturno, la struktura koloro estas kaŭzata de lumo disigita tra paralelaj kolagenaj fibroj. La irizoj de multaj specioj estas ruĝaj kaj flavaj, kvankam tiuj de junuloj estas multe pli malhelaj.[2]

Disvastiĝo, vivejoj kaj movoj

La Malabara sturno estas parte migranta en multo de la oriento de sia teritorio, sed ties movoj estas malmulte komprenataj.

La sturnedoj loĝas ampleksan gamon de vivejoj el Arkta Cirklo al Ekvatoro, fakte la nura biotopo kiun ili ne tipe okupas estas la plej sekaj sablaj dezertoj. Tiu familio forestas nature el Ameriko kaj el grandaj partoj de Aŭstralio, sed ĝi ĉeestas en plej parto de Eŭropo, Afriko kaj Azio. La genro Aplonis disvastiĝis amplekse ankaŭ en la insuloj de Pacifiko kaj atingis eĉ Polinezion, Melanezion kaj Mikronezion[2] (krome unu specio de la genro Mino atingis la Salomonojn[3]), kaj estas ankaŭ specio de tiu genro la ununura sturno troviĝanta en norda Aŭstralio.[2]

Aziaj specioj estas plej komunaj en ĉiamverdaj arbaroj; 39 specioj troviĝantaj en Azio estas hegemonie arbaraj birdoj male al 24 troviĝantaj en pli malfermaj aŭ homomodifitaj medioj. Kontraste afrikaj specioj estas troviĝantaj ĉefe en malfermaj arbaroj aŭ savano; 32 specioj estas de malfermaj areoj kompare al 13 veraj arbaraj specioj. La alta diverseco de specioj troviĝantaj en Azio kaj Afriko ne okazas en Eŭropo, kiu havas unu kiu estas tre disvastigita (kaj tre komuna) specio kaj du pli malampleksaj specioj. La Eŭropa sturno estas kaj tre disvastigata kaj tre tolerema pri habitatoj, ĉar okupas plej partojn de malfermaj habitatoj. Kiel multaj aliaj sturnedaj specioj ĝi adaptiĝis facile al homomodifita habitato, inklude farmojn, fruktoĝardenojn, plantejojn kaj urbajn areojn.[2]

Kelkaj specioj de sturnoj estas migrantaj, ĉu entute, kiel la Ŝelia brilsturno, kiu reproduktiĝas en Etiopio kaj norda Somalio kaj migras al Kenjo kaj suda Somalio, aŭ la Blankaŝultra sturno, kiu estas migranta en parto de sia teritorio sed estas loĝanta en aliaj.[2]

Kutimaro

La sturnedoj estas ĝenerale tre sociema familio. Plej parto de specioj asociiĝas en birdaroj de variaj grandoj la tutan jaron, tiuj aroj povus inkludi aliajn speciojn de sturnedoj kaj foje eĉ speciojn el aliaj familioj. Tiu sociemo estas ĉefe rimarkinda ĉe la ripoza kutimaro; for de la reprodukta sezono kelkaj ripozantaroj povas nombri en miloj de birdoj.[2]

Dieto kaj manĝo

La Mikronezia sturno estis observata manĝanta ovojn de marbirdoj.

La dieto de sturnedoj estas kutime hegemoniata de fruktoj kaj insektoj. Multaj specioj estas gravaj dissemantoj en Azio kaj Afriko, ekzemple la blanka santalo aŭ la Bengala figarbo. Krom arboj ili estas ankaŭ gravaj dissemantoj de parazitaj viskoj. En Sudafriko la Ruĝflugila sturno estas grava dissemanto de enmetita Acacia cyclops. Sturnoj estis observataj manĝantaj fermentintajn maturajn fruktojn, kiu kondukis al spekulado pri tio ke ili povus iĝi toksikigitaj pro alkoholo.[2] Laboratoriaj eksperimentoj pri la Eŭropa sturno trovis ke ili disponas el enzimoj kiuj permesas al ili elteni alkoholon tre rapide.[4] Krom la konsumado de frukto, multaj sturnedoj konsumas ankaŭ nektaron. Oni ne konas la etendon kiom sturnoj estas gravaj polenigistoj, sed almenaŭ estas kelkaj, kiaj la Fajnbeka sturno de alpeca Orienta Afriko, kiu polenigas gigantajn lobeliojn.[2]

Sistematiko

La sturnedoj apartenas al superfamilio Muscicapoidea, kun la turdoj, muŝkaptuloj kaj saksikolenoj, krom la cinkledoj kiuj estas pli malproksimaj kaj la mimedoj (toksostomoj kaj najtingaloj). Tiuj lastaj estas ŝajne la plej proksimaj vivantaj parencoj de la Sturnedoj, kaj anstataŭas ilin en Ameriko, kaj havas tre similan sed pli soleman vivostilon. Ili estas ankaŭ morfologie tre similaj —parte albinisma specimeno de mimedo, misklasita kiel sugesto de malnovmonda origino, estis dum multaj jardekoj konsiderata reprezentanto de formortinta sturno (vidu artikolon Rodrigesa sturno por detaloj).

Ovoj de Eŭropa sturno.

La Bufagedoj estas foje lokataj tie ĉi kiel subfamilio, sed pruvoj garantiis al ili plenan familistatuson kiel pli baza membro de la grupo de Sturnedoj-Mimedoj, devena el frua etendo en Afrikon.

Kutime la sturnedoj estas konsiderata familio, kiel ĉi tie. Sibley & Monroe (1990) inkludis la mimedojn en la familion kaj subigis la sturnojn al rango de tribo, kiel Sturnini. Tiu traktado estis uzata ankaŭ de Zuccon et al. (2006). Tamen, por aliaj fakuloj la grupigo de Sibley kaj Monroe ankoraŭ bezonas metodologiajn konfirmojn de analizoj de hibridiĝo fare per DNA kaj multe de ties proponitaj revizioj de taksonomiaj rangoj ne estis tute akceptataj (kiel ekzemple ĉe Cikonioformaj). La ĉion inkluda grupigo de Sturnedoj estas neinforma rilate biogeografion, kaj ne klarigas la evoluan distingon de la tri stirpoj. Starigi validan nomon por la klado konsista de "tut-Sturnedoj" fare de Sibley kaj Monroe ne estus pli dezirebla por kontrastigi ilin kun la aliaj pli grandaj stirpoj de Muscicapoidea.

Sturnedoj probable originiĝis en la ĝenerala areo de Orienta Azio, eble ĉe sudokcidenta Pacifiko, kiel montras nombro de pleziomorfaj stirpoj kiuj loĝas tie. Etendo al Afriko ŝajne okazis poste, ĉar plej parto de devenaj formoj troviĝas tie. Alternativa scenejo estus la afrika origino por la tuta grupo de "sturnedoj" (kiel ĉe Zuccon et al. 2006), kun la Bufagedoj reprezente antikvan relikvon kaj la mimedoj atingante Sudamerikon. Tio estas kontraŭdirata de la nordamerika distribuado de plej parto de bazaj Mimedoj.(Cibois & Cracraft 2004, Zuccon et al. 2006)

Ĉar fosilia informo limiĝas al “ĵusaj” formoj, la proponita diverĝo en komenca mioceno (ĉirkaŭ 25–20 ma) por la stirpoj de "sturnedoj" estu konsiderata tre provizora. Pro la ĝenerala pruvo de origino de plej parto de familioj de Passeri en la unua duono de la mioceno, ĝi ŝajnas ne tro malproksima de la proponita marko tamen.(Zuccon et al. 2006)

Ĵusaj studoj (Cibois & Cracraft 2004, Zuccon et al. 2006) identigis du grandajn kladojn de tiu familio, korespondaj al ĝenerale senforma, ofte stria, grandeca grupo de "atipaj minaoj" kaj aliaj ĉefe azia-pacifikaj stirpoj, kaj la ofte pli malgrandaj, foje tre apomorfaj taksonoj kiuj estas plej komunaj en Afriko kaj Palearkto, kaj kutime havas metalecajn kolorojn, kaj en multaj specioj ankaŭ brilan plumarkolorojn pro karotinoido en subaj partoj. Ene de tiu lasta grupo, estas klado konsista el specioj kiuj, denove, estas kutime ne tre brilkoloraj, kaj kiuj konsistas el la grupigo de la "tipaj" minaoj kaj Sturnus.

Interese, la Rabdornitedoj, sola genro de tri specioj de certiecaj birdoj ŝajne estas tre apomorfaj membroj de la pli komenca radiado de la Sturnedoj (Zuccon et al. 2006). Tio strangas dekomence kaj ties lokigo estis ĉiam malkontentiga. Krome biogeografio virtuale malpermesas proksiman rilaton de la Rabdornitedoj aŭ Filipinaj grimpuloj kaj la Certiedoj, kiel neniu el tiuj lastaj nek ties proksimaj parencoj ŝajne iam atingis Wallacea nek Filipinojn. Tiele ties inkludo en la Sturnedoj ne estas tute fina kaj eventuale ili povus resti kiel separata familio.

Genrordo ĉi tie sekvas tradician traktadon. Tio ŝajne ne estas tute ĝusta, kun Scissirostrum pli proksima al Aplonis ol al Gracula ekzemple, kaj Acridotheres inter plej antaŭenigitaj genroj. Malmultaj taksonoj estis definitive studitaj rilate ties rilatojn kaj tiele oni atendu ŝanĝojn en tiu ordo.

La revizio fare de Lovette kaj Rubenstein (2008) estas la plej ĵusa verko pri la filogenio de tiu grupo.[5]

Orientaŭstralazia klado

La Polinezia sturno, Aplonis tabuensis, havas teritorion el Salomonoj al Tonga.
Montominao, Gracula sp.

Afrikatropika-Palearkta klado

Kablanda brilsturno (Lamprotornis nitens)
Pagodosturno Sturnus pagodarum kun nestomaterialo ĉe lago Poĉaram, Andra Pradeŝo, Barato.
Superba lamprotorno ĉe Ngorongoro, Tanzanio.

Nesolvita

La formortintaj sturnoj de Maskarenoj estas de necerta rilataro. Nur unu specio estis konata el specimenoj atingitaj dum la birdo ankoraŭ ne estis formortinta; la aliaj restas konataj nur el subfosiliaj ostoj kaj ŝajne unu estis priskribita de frua veturinto. La supozata "Legŭata sturno" ("Necropsar leguati") estis eventuale miskategoriigita albinisma specimeno de la Martinika balbultulo (Cinclocerthia gutturalis), nome mimedo.

Ĉar la avifaŭno de la Maskarenoj estas hegemonie de origino de Hindio kvankam tiom malnova kiom tre distinga, ne estas klara al kiu klado tiuj sturnoj apartenus —aŭ eĉ se ili estis ja sturnoj, ĉar la Reunia sturno almenaŭ estis tre diverĝa kaj estas duboj ĉu ili estis ĝuste lokitaj tie ĉi.

Bildaro

Referencoj

  • Cibois, A. & Cracraft, J. (2004). Assessing the passerine 'tapestry': phylogenetic relationships of the Muscicapoidea inferred from nuclear DNA sequences. Molecular Phylogenetics and Evolution 32(1): 264–273. COI:10.1016/j.ympev.2003.12.002 (HTML)
  • Lovette, I.J. & Rubenstein, D.R. (presota): A comprehensive molecular phylogeny of the starlings (Aves: Sturnidae). Molecular Phylogenetics and Evolution. COI:10.1016/j.ympev.2007.03.017 PDF plena teksto
  • National Geographic Society (2002): Field Guide to the Birds of North America. National Geographic, Washington D.C. ISBN 0-7922-6877-6
  • Sibley, Charles Gald & Monroe, Burt L. Jr. (1990): Distribution and taxonomy of the birds of the world: A Study in Molecular Evolution. Yale University Press, New Haven, CT. ISBN 0-300-04969-2
  • Zuccon, Dario; Cibois, Alice; Pasquet, Eric & Ericson, Per G.P. (2006): Nuclear and mitochondrial sequence data reveal the major lineages of starlings, mynas and related taxa. Molecular Phylogenetics and Evolution 41(2): 333–344. COI:10.1016/j.ympev.2006.05.007 (HTML resumo)

Notoj

  1. Zimmer, Carl. "Starlings' Listening Skills May Shed Light on Language Evolution". The New York Times, 2a de majo 2006. Konsultita la 14an de januaro 2009.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 Craig, Adrian. (2009) Handbook of the Birds of the World. Volume 14: Bush-shrikes to Old World Sparrows. Barcelona: Lynx Edicions, p. 654–709. ISBN 978-84-96553-50-7.
  3. Doughty, Chris; Day, Nicholas & Andrew Plant. (1999) Birds of The Solomons, Vanuatu & New Caledonia. London: Christopher Helm. ISBN 0-7136-4690-x.
  4. (1996) “Alcohol resorption and alcohol degradation in the European Starling Sturnus vulgaris”, Journal fur Ornithologie 137 (3), p. 319–327. 
  5. Lovette, I., McCleery, B., Talaba, A., & Rubenstein, D. (2008). “A complete species-level molecular phylogeny for the “Eurasian” starlings (Sturnidae: Sturnus, Acridotheres, and allies): Recent diversification in a highly social and dispersive avian group.”, Molecular Phylogenetics & Evolution 47 (1), p. 251–260. doi:10.1016/j.ympev.2008.01.020. 

Eksteraj ligiloj