Stylus phantasticus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Stylus phantasticus (ankaŭ: sylus fantasticusfantazia stilo) estas stilo en la ĉambro- kaj orgenmuziko, kiu atingis sian kulminon en la Nordgermana Orgenskolo de la 17-a jarcento.

Historio[redakti | redakti fonton]

La stylus phantasticus aperas en la frua baroka muziko. Ĝi originas en la tokatoj kaj fantazioj por orgeno, aparte tiuj de Claudio Merulo (1533-1604), orgenisto ĉe la baziliko de Sankta Marko en Venecio. Posta uzanto de la fantazia stilo en Romo estis Girolamo Frescobaldi kaj lia germana studento Froberger, kiu kunprenis tiun stilon norden. Ekzistis daŭra fluo de italaj muzikistoj kaj muziko norden, precipe al Bavario kaj Saksio, (ekz. per Hans Leo Hassler kaj Heinrich Schütz. La verkisto, sciencisto kaj inventisto Athanasius Kircher priskribas la fantazian stilon en sia libro Musurgia Universalis jene:

La fantazia stilo estas speciale taŭga por instrumentoj. Ĝi estas plej libera kaj senlima metodo de komponado, ĝi estas neniel ligita, nek al iuj vortoj nek al melodia temo, ĝi estas fondita por elmontri genion kaj por instrui la kaŝitan strukuron de harmonio kaj la lertan komponadon de haromiaj frazoj kaj fugoj.

Ecoj de la fantazia stilo[redakti | redakti fonton]

La stilo rilatas al improvizado, sed ĝin karakterizas la uzado de mallongaj kontrastaj partoj kaj libera form, ĝuste kiel klasika fantazio.

En la sonatoj de Giovanni Pandolfi kaj Dietrich Buxtehude la S. P. atingas kulmino pro la uzado de ostinato-strukturoj, pri kiu la soloinstrumentoj (analoge al la hodiaŭa improviza praktiko de la ĵazo) evoluigas kompleksajn kontrapunktojn. En Aŭstrio la fama elstara virtuozo Heinrich Ignaz Biber kaj la pli maljuna Johann Heinrich Schmelzer praktikis la stilon.


Komponistoj utiligantaj la stylus phantasticus[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kircher, Athanasius, 1602-1680. Musurgia universalis sive ars magna consoni et dissoni in libros digesta. Romae : Ex typographia Haeredum Francisci. Corbelletti, 1650.

http://www.rdg.ac.uk/library/colls/special/featureditem/kircher/index.html.

Pioniroj de ĉi tiu stilo estis Girolamo Frescobaldi (15831643), Giovanni Pandolfi (ĉ. 1620-1669) kaj Johann Jakob Froberger (16161667).

Fonto[redakti | redakti fonton]