Suĉbotelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bebo trinkanta el suĉbotelo
Diversaj grandecoj de suĉboteloj

Suĉbotelobebobotelo estas botelo kun surfiksita suĉilsimila cicumo kaj ĉapo por bone fermi ĝin.

Dum la unuaj monatoj per la suĉbotelo oni donas al bebo forpumpitan patrinan lakton aŭ artefaritan lakton, poste eblas doni ankaŭ sukonherboteon.

Kutimaj grandecoj de suĉboteloj estas nuntempe 125 ml, 240 ml kaj 330 ml. Cicumoj ekzistas diversformaj kaj kun unu ĝis kvar malfermoj. Ekzistas sistemoj, por malhelpi la gluton de aero al beboj.

Kialoj[redakti | redakti fonton]

Kialoj por nutri bebon per suĉbotelo estas diversaj:

  • malsanuleja restado de la bebo aŭ de la patrino, ekz. post operacio,
  • malŝato de la patrino rilate al mamnutrado.


Materialo[redakti | redakti fonton]

Kutime estas suĉboteloj el vitropolimeroj, sed pro la enhavo de bisfenolo A iuj malkonsilas tiujn lastajn.[1][2]. Kanado malpermesis la vendadon de suĉboteloj enhavantaj bisfenolon A.[3]

Vitraj boteloj havas la malavantaĝon esti rompiĝemaj kaj pli pezaj. Tio gravas, kiam la bebo komencas teni mem la botelon. Kelkaj fabrikantoj proponas suĉbotelojn el polipropilenoj (Dr. Brown's, NUK).

Cicumoj estas kutime el latekso kaj silikono. Tiu lasta materialo rezistas malpli al mordoj, sed estas malpli alergiiga.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en antikvo ekzistis suĉbetoloj. Ili estis el argilo. Ekde la 16-a jarcento oni uzis ledonlignon por produkti tiajn botelojn; ekde la 17-a jarcento oni uzis ankaŭ bovokornojn.[4]

Cicumoj estis el ledokotono. Ekde la 19-a jarcento oni uzis ankaŭ bierbotelojn, kiujn oni ŝtopis per kotonaĵo. Poste oni metis cicumon el gumo super la botelrandon. En la 1930-aj jaroj surmerkatiĝis lateksaj cicumoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]