Suĝoŭo
| Ĉi tiu artikolo temas pri universitata urbo. Se vi serĉas informojn pri la samnoma urbo en Anhujo, vidu la paĝon Suĝoŭo (Anhujo). |
| Suĝoŭo | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Ĉinio | |
| Ŝtato | Ĉinio | |
| Provinco | Ĝjangsuo | |
| Urbestro | Yan Li (阎立) | |
| Aŭtokodo | 苏E | |
| Telefona antaŭkodo | 0512 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 1 343 000 en 2005 | |
| Geografio | ||
|
|
31°19′36″N 120°37′32″O / 31.32667°N, 120.62556°OKoordinatoj: 31°19′36″N 120°37′32″O / 31.32667°N, 120.62556°O | |
| Areo | 8 488 km² | |
| Horzono | UTC +8 | |
| Loko de Suĝoŭo en Ĝjangsuo, Ĉinio | ||
Suĝoŭo aŭ Suzhou (ĉine: 苏州; pinjine: Sūzhōu) estas universitata] urbo en la Ĉina Popola Respubliko en provinco Ĝjangsuo, kiu famas pri ŝtonopontoj, pagodoj kaj ĝardenoj. La plej belaj ĝardenoj apartenas al Monda Heredaĵo. Pro la kanaloj ĝi nomiĝas "Venecio de Ĉinio".
Enhavo |
Geografio [redakti]
Suĝoŭo situas sur ebenaĵo proksime de Jangzio, marbordo kaj lago Taihu.
Historio [redakti]
Suĝoŭo estas unu el la plej maljunaj urboj en la regiono, menciiĝis en 514 a.K. En 209 a.K. ribelo okazis. Post finkonstruo de Granda Kanalo la urbo trovis sin strategie situante sur grava komercvojo. Invado de mongoloj okazis en 1275. Post oftaj internaj militoj en 1937 okazis japana invado.
Klimato [redakti]
Suzhou havas humidan subtropikan klimaton kun varmaj, humidaj someroj.
Trafiko [redakti]
Suĝoŭo havas 2 flughavenojn. La fervoja, voja kaj ŝipa trafiko estas vigla. En la urbo 2 metrooj funkcias.
Vidindaĵoj [redakti]
- templo de 327, rekonstruita en 1871
- templo de 503
- pavilono de 1696
- ĝardeno de 1342
- Pordego de la Oriento (la plej alta konstruaĵo de la urbo)
- urba muzeo
- muzeo pri silko
- ponto de 816, rekonstruita en 1442
- pagodo de 961
- pagodo de 1009
Ĝemelurboj [redakti]
Pro sia kultura signifo, Suĝoŭo havas pli ol 50 ĝemelurboj, pli ol iu ajn alia urbo en Ĉinio.