Suĥumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La registara domo de Abĥazio en Suĥumo. 2009

Suĥumo (abĥaze Аҟəа [akŭa], kartvele სოხუმი [soĥumi]) estas urbo ĉe la Nigra Maro, ĉefurbo de Abĥazio(Kartvelio). Sub la nomo Cĥum la loĝloko estis konata ekde 736, tamen en ĝia loko ankoraŭ en la 4-a jarcento a. K. estis greka kolonio Diaskuria (aparteninta al la Pontia reĝlando); pli poste ĝin anstataŭis romia urbo Sebastopolis.

En 1989 en Suĥumo loĝis 121.406 loĝantoj, krome ĉiun someron venadis multaj ripozantoj el aliaj lokoj de Sovetunio. Malfacilas taksi precizan nombron de nunaj suĥumanoj, sed certe ĝi malkreskis rezulte de la konflikto kaj rifuĝo de etnaj kartveloj. Malgraŭ la postkonflikta krizo, la urbo restas multkultura kaj multlingva: krom la abĥaza loĝantaro estas granda armena kaj rusa diasporoj, plu loĝas kartveloj (tamen plej multo de ili devis fuĝi dum la abĥaza-kartvela milito).

La urbon ŝatas viziti turistoj (speciale el la suda kaj centra Rusio).

Ĝi situas ĉe la koordinatoj 43° 0′ N 41° 1′ O / 43.000 °N, 41.017 °O / 43.000; 41.017 (mapo).

Ŝablono:Ĝermo-geografio