Subĉiela minejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mino El Chino, situanta ĉe Silver City, Nov-Meksiko, estas subĉiela mino de kupro.

Subĉiela minejosurfaca minejo estas minejo kiu funkcias subĉiele, tio estas sur la surfaco de la tereno, diference de la subteraj, kiuj funkcias sub tiu.

Por ekspluatado de subĉiela minejo foje necesas elfosi, per mekanikaj resursoj aŭ per eksplodaĵoj, la terenojn kiuj kovras aŭ ĉirkaŭas la geologian formaĵon kiu formas la kuŝejon. Tiuj materialoj nomiĝas, ĝenerale, sterilaĵoj, dum la formaĵon ekspluatotan oni nomas mineralo. La elfositan sterilaĵon necesas amasigi en minrubejo for de la fina areo kiun okupos la ekspluatado, cele al posta uzado por la restaŭrado de la minejo post la fino de ties ekspluatado.

La subĉielaj minoj estas ekonomie enspezaj kiam la kuŝejoj estas ĉe la surfaco, eĉ se post malgranda kovro aŭ la karaktero de la tereno ne estas strukture taŭga por subtera laboro (kiel ĉe sablogruzo). Kiam la profundeco de la kuŝejo pliiĝas, la ekonomia avantaĝo de la subĉiela mino malpliiĝas favore de la ekspluatado pere de subtera minado.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Javier Rodríguez Pardo (2009) (hispana). Vienen por el oro, vienen por todo. Buenos Aires : Fundación Centro de Integracion, Comunicación, Cultura y Sociedad (1a eldono). Argentina: Ediciones CICCUS. ISBN 978-987-9355-98-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]