Suba Kanado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Suba Kanadio (verda)

Suba Kanado (anglalingve Lower Canada) estis, de 1791 al 1841, provinco de la Brita imperio, kreita en 1791 per Konstitucia Akto. Ĝia teritorio ampleksis la sudon de nuna Kebekio kaj Labradoron. La kreado de Suba Kanado apartigis kaj geografie kaj politike la malnovan provincon Kebekio. Suba Kanado kune kun Supra Kanado (sudo kaj oriento de nuntempa Kebekio) konsistigis la embrion de la kanada teritorio.

Laŭ politika kaj jura vidpunkto, Suba Kanado ekzistadis ĝis la reformo de 1840. La loĝantoj de Suba Kanado estis influitaj de la franca kulturo kaj tiel kontrastis kun la angla vivmaniero de Supra Kanado. Kiam leĝo de 1841 kunigis Suban kaj Supran Kanadojn, iliaj parlamentoj kuniĝis laŭ egala reprezento, kvankam Suba Kanado havis pli da loĝantoj.