Subalterneco (postkoloniismo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En kritika teorio kaj postkoloniismo, subalterna estas la socia grupo kiu estas socie, politike, kaj geografie ekstere de la hegemonia potencostrukturo de la kolonio kaj de la kolonia metropolo. En priskribado de "historio rakontita de malsupre", la esprimo subalterna venis de la kultura hegemonia verkaro de Antonio Gramsci, kiu identigis la sociajn grupojn kiuj estas ekskluditaj de la establitaj strukturoj de socio por politika reprezentantaro, la rimedojn per kiuj homoj havas voĉon en sia socio.

La esprimoj subalternaj kaj subalternaj studoj eniris la kampon de post-koloniaj studoj tra la verkoj de la Subalternaj Studoj, kolekto de sudaziaj historiistoj kiuj esploris la politik-aktoran rolon de la viroj kaj virinoj kiuj estas la maspopulacio - prefere ol la politikaj roloj de la sociaj kaj ekonomiaj elitoj - en la historio de Sudazio. En la 1970-aj jaroj, la apliko de la termino subalterna komenciĝis indiki la koloniigitajn homojn de la subkontinento de Suda Azio, kaj priskribis novan perspektivon de la historio de imperia kolonio, rakontis pri la perspektivo de la koloniigitaj viro kaj virino, prefere ol de la perspektivoj de la koloniigistoj; tiudirekte, marksismaj historiistoj jam esploris kolonian historion rakontitan de la perspektivo de la proletaro. En la 1980-aj jaroj, la amplekso de enketo de Subalternaj Studoj estis uzita kiel "interveno en Sudazia historiografio".

Kiel metodo de intelekta diskurso, la koncepto subalterna estas problema ĉar ĝi restis eŭrocentra metodo de historia enketo dum studado de la ne-okcidentaj popoloj de Afriko, Azio, kaj la Proksima Oriento. El origino kiel historia esplormodelo por studado de la kolonia travivaĵo de sudaziaj popoloj, la aplikebleco de la teknikoj de subalternaj studoj ŝanĝis modelon de intelekta diskurso en metodon de "forta post-kolonia kritiko". La esprimo "subalterna" estas uzita en la kampoj de historio, antropologio, sociologio, homa geografio, kaj literaturscienco.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Prakash, Gyan. "Subaltern Studies as Postcolonial Criticism", The American Historical Review, Decembro, 1994, Vol. 99, No. 5, 1475–1490, 1476.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bhabha, Homi K. “Unsatisfied: notes on vernacular cosmopolitanism.” Text and Nation: Cross-Disciplinary Essays on Cultural and National Identities. Ed. Laura Garcia-Moreno and Peter C. Pfeiffer. Columbia, SC: Camden House, 1996: 191-207.
  • Santos, Boaventura de Sousa (2002) Toward a New Legal Common Sense, 2nd ed. (London: LexisNexis Butterworths), particularly pp. 458–493
  • Spivak, Gayatri Chakravorty. " Can the Subaltern Speak?" in Marxism and the Interpretation of Culture. Eds. Cary Nelson and Lawrence Grossberg. Urbana, IL: University of Illinois Press, 1988: 271-313.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]