Subaoj (Tanzanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Subaoj (Tanzanio)
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La subaoj estas etno en la distrikto Tarime en la regiono Mara en Tanzanio, kiu parolas reciproke kompreneblajn dialektojn de la subaa lingvo de Tanzanio. Ili loĝas ĉefe en la partoj Nyancha, Luo-Imbo kaj Suba en la distrikto Tarime. La grupoj ordinare listigitaj kiel partoj de la subaa komunumo estas la Hacha, Kine, Rieri, Surwa kaj Swta. En Tanzanio la etno de la subaoj estas entute 80.000 homoj, el kiuj la plej multaj ankoraŭ parolas la subaan lingvon, sed kelkaj, antaŭ ĉio la Rieri, komencis paroli la luan lingvon[1].

Estas neklare, ĉu la lingvo parolata de la subaoj en Tanzanio estas la sama kiel la subaa lingvo parolata de la subaoj en Kenjo.