Subcentro (tertremo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La subcentro de tertremo estas la loko, kie streĉaj fortoj inter tertavoloj kaŭzas ties abruptan disŝoviĝon. Oni ankaŭ povas nomi tiun lokon la fokuso au simple la centro de la tertremo. Ĝi normale situas kelkajn kilometrojn sub la tera surfaco.

Rekte observeblaj estas nur la efikoj de tertremo en ties surcentro. Notu ke la surcentro ne devas esti la loko de plej granda damaĝomalutilo.