Subh-i-Azal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mírzá Yaḥyá-i-Núrí titolita Ṣubḥ-i-Azal 1890

Ṣubḥ-i-Azal (arabe : "Mateno de Eterneco") estas titolo de Mírzá Yaḥyá Núrí, kiu estis la persa religiestro de la bajananoj (bayání / azalí). Li naskiĝis en 1831 en la persa provinco de Mázindarán kaj mortis le 29-an de aprilo 1912 en la kipra urbo Famagusto.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Lia patrino chik Khánum-i-Kirmánsháhí mortis kiam ŝi naskis lin kaj lia patro Mírzá Buzurg-i-Núrí mortis en 1839. Ekde tiam lin prizorgis lia bopatrino Khadíjih Khánum kaj lia pli aĝa duon-frato Mírzá Ḥusayn 'Alí, pli bone konata per la titolo Bahá'u'lláh.

Li fariĝis disĉiplo de la Báb, Profeto kaj fondinto de la Babismo, kiu verŝajne donis al li diversajn titolojn : Thamaratu'l-Azalíyyah ("Frukto de Eterneco") kaj 'Ismu'l-Azal ("Nomo de Eterneco"). Azalanoj nomas lin Ḥaḍrat-i-Azal ("Sankteco de Eterneco") kaj Ṣubḥ-i-Azal ("Mateno de Eterneco"). Tiu lasta kaj plej konata titolo ne estis rekte donita de la Báb al Mírzá Yahyá. Tamen la Báb kelkfoje donis la titolon al aliaj babanoj.[1] La titolo aperas en islama raporto sankta (Hadith-i-Kumayl), kiun citis la Báb en sia verko titolita la "Sep Pruvoj" (Dalá'il-i-Sab'ih). Azalanoj interpretas tion kiel mencio de Mírzá Yahyá, sed bahaanoj malagnoskas tion.

Dum sia enkarcerigo en la kastelo de Chihríq, la Báb verkis en 1849 epistolon titolitan Lawḥ-i-Vasaya per kiu li testamente enoficigis lin kiel nominalan "babanestron" de post sia forpaso ĝis la apero de "Tiu, kiun Dio manifestos".

Li sukcesis eskapi la persekutadon, kiu severe batis la baban komunumon post la atenco kontraŭ la persa reĝo Náṣiri’d-Dín Sháh Qájár en 1852, kaj ekde tiam vivis ekzile ĝis sia morto.

Ekzilo en Bagdado[redakti | redakti fonton]

Kiam je la 8-a de aprilo 1853 (28-a de Jamádíyu'th-Thání 1269 p.H.) Bahá'u'lláh alvenis al Bagdado (Baghdád, en Irako) post sia enkarcerigo en la subtera prizono Síyáh-Chál de Tehrano (Ṭihrán, ĉefurbo de Persio), li trovis la baban komunumon en plej kompleta konfuzo kaj mizero. Lia duonfrato Mírzá Yaḥyá, kiun la Báb nomumis kiel la "babanestron" en sia testamento, sukcesis eskapi el la sanga subpremado de la babanoj en Tákur kaj forfuĝis al Bagdado, kie li time sin kaŝis sub la nomo de Ḥájí 'Alíy-i-lás Furúsh. Ĉar Mírzá Yaḥyá-on ne trafis la ekzila dekreto de la Ŝaho, Bahá'u'lláh petis lin reveni al Persio por diskonigi tie la Babismon kaj servi al la Kredo.

Tion li ne faris, kaj instigite de Siyyid Muḥammad-i-Iṣfahání ekĵaluzis pro la kreskanta influo de Bahá'u'lláh ene de la komunumo. Por eviti konflikton kaj disiĝon ene de la babanaro Bahá'u'lláh foriris el Bagdado kaj ermitiĝis en la montaroj de la iraka Kurdistano dum du jaroj. Reveninte pro la insista peto de sia familio kaj de la babanoj, li pli kaj pli transprenis la spiritan gvidadon de la baba komunumo.

Post la ekzekuto de Báb en 1850 pluraj babanoj deklaris esti "Tiu, kiun Dio manifestos" anoncita de la Báb, sed neniu el ili sukcesis konvinki la baban komunumon pri la praveco de siaj pretendoj… Multaj poste reprenis ilin sed kelkaj estis mortigitaj. Ankaŭ Bahá'u'lláh tion deklaris en 1863, ĵus forironte al Adrianopolo, sed tiam la plej multo da babanoj akceptis lin kiel la Promesiton de Báb.

Ekzilo en Adrianopolo[redakti | redakti fonton]

Rezulte dum la dua jaro de la ekzilo en Edirne (Adrianopolo), Mírzá Yaḥyá ekribelis kontraŭ la aŭtoritato de sia duonfrato, intrigis ĉe la turkaj aŭtoritatoj, komplotis kaj provis plurfoje mortigi lin, interalie per veneno. Estiĝis fine skismo ene de la baba komunumo resp. inter la sekvantoj de Bahá'u'lláh (bahaanoj = bahá'í ) kaj la sekvantoj de Mírzá Yaḥya (azalanoj = azalí ), kiu ankaŭ sin deklaris profeto kaj sin titolis Ṣubḥ-i-Azal (Mateno de Eterneco).

La tiel nomata "Plej Granda Disiĝo" oficialiĝis dum septembro de 1867 inter Ṣubḥ-i-Azal kaj Bahá'u'lláh, kiu nelonge poste verkis sian libron titolitan Kitáb-i-Badí' (La Mirinda Libro Nova) por refuti la argumentojn de siaj opoziciantoj nomitaj de li la "Popolo de la Bayán" (Ahl-i-Bayán) kaj precipe de Siyyid Muḥammad-i-Iṣfahání [1]

La foje eĉ sanga konflikto inter bahaanoj kaj azalanoj forte malkontentigis la turkan registaron, kiu fine ordonis splitigon de ekzilintoj kaj sendon de unu grupo, inter ili Mírzá Yaḥya, al la insulo Kipro kaj de la alia, inter ili Bahá'u'lláh, al la punkolonio de Akko ( 'Akká) en Palestino. Ili forlasis Adrianopolon la 12-an de aŭgusto 1868 (22-an de Rabí'u'th-Thání 1285 p.H.).

Ekzilo en Famagusto[redakti | redakti fonton]

La 5-an de septembro 1868 alvenis al Kipro Ṣubḥ-i-Azal kun siaj familianoj, kelkaj disĉiploj kaj kvar bahaanoj (Áqá 'Abdu'l-Ghaffár Iṣfáhání, Mírzá 'Alí Sayyáh, Mishkín-Qalam kaj Áqá Muḥammad-Báqir-i-Qahvihchí) [2]

La azalanoj vivis inter si kaj Ṣubḥ-i-Azal ne eĉ provis diskonigi babismon en la insulo. La famagustanoj lin konsideris islaman sanktulon ĉar li ŝajne vivis kiel ili. En 1881 Britio okupis la insulon kaj liberigis la ekzilitojn. Tamen Ṣubḥ-i-Azal preferis resti en Famagusto kaj tie vivi kiel pensiulo de la Brita Imperio.

Ṣubḥ-i-Azal mortis en Famagusto la 29-an de aprilo 1912 kaj estis enterigita laŭ la islama rito. [3].

Familio kaj Posteuloj[redakti | redakti fonton]

Laŭ prof. Browne, Mírzá Yaḥyá havis plurajn edzinojn kaj almenaŭ naŭ filojn kaj kvin filinojn . Lia filo Riḍván 'Alí raportas, ke lia patro havis dek-unu aŭ dek-du edzinojn [4]. Postaj studoj indikas, ke li havis ĝis dek-sep edzinojn (interalie kvar en Persio kaj almenaŭ kvin en Bagdado), kvankam ne estas klare kiom da ili estis samtempaj [5]. Nabil raportas en sia kroniko, ke li eĉ malfame edziĝis kun iu vidvino de la Báb [6] [7].

Post lia morto, la baba komunumo ŝrumpis dum la 20-a jarcento, kvankam babanoj ludis iom signifan rolon je la promulgo de la irana konstitucio en 1905. Ili vivis sian kredon kaŝe kaj tradicie en islama medio kaj ne plu disvolvis propran teologion nek grandskalan organizon. Mankis vera religia gvidanto… Browne raportis konfuzon pri la estreco de la komunumo post la morto de Ṣubḥ-i-Azal. Riḍván 'Alí raportis, ke lia patro kiel posteulon nomumis la filon de Áqá Mírzá Muḥammad Ḥádí Dawlatabadí. Sed H.C. Lukach raportis eldiron de Mírzá Yaḥyá, ke lia posteulo estos tiu el liaj filoj, kiu "plej similas al li". Neniu el ili sin proponis… [8]. Citante malfruan fonton, Miller indikas, ke Mírzá Yaḥyá ne nomumis posteulon [9]. Versajne iu el liaj filoj fariĝis bahaano kaj alia kristano. [10].

Nuntempe eble estas ankoraŭ kelkmil da neorganizitaj posteuloj liaj (nomitaj babanoj/bábí aŭ bajananoj/bayání aŭ azalanoj/azalí) precipe en Irano kaj Uzbekistano [11] [12].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Logos and Civilization" verkita de Nader Saiedi kaj eldonita de "University Press of Maryland" (Usono, 2000) ISBN 1-883053-60-9, ĉapitro 6-a
  2. Listo de la ekzilitoj en la raporto de Browne pri la vojaĝo de Akko al Kipro (manuskriptoj de Browne en la Universitata Biblioteko de Kambriĝo, Sup 21(8), p. 20; kiel korektita en la traduko de E.G. Browne pro "A Traveller's Narrative written to illustrate the Episode of the Báb" ("Cambridge University Press", 1891, vol. 2, 376-389)
  3. "Account of the Death of Mirza Yahya Subh-i-Azal", verkita de Alili Ridvan, tradukita de E.G.Browne kaj publikigita en " Materials for the Study of the Babi Religion"
  4. Browne, "Personal Reminiscences of the Babi Insurrection at Zanjan in 1850, written by Aqa `Abdu'l-Ahad-i-Zanjani," Journal of the Royal Asiatic Society, (1897, pp. 761-827) p. 767
  5. "The Cyprus Exiles", verkita de Moojan Momen kaj publikigita en "Bahá'í Studies Bulletin", vol. 5, no. 3 - vol. 6, no. 1, Junio 1991, pp. 84-113
  6. "God passes by" de Shoghi Effendi en la paĝo 165-a
  7. "A Critical Analysis de "God passes by" far Imran Shaykh, vidu la ĉapitron pri "The Decline of Mirza Yayha and His Subsequent Deeds"
  8. "Materials for the Study of the Bábí Religion" de E.G. Browne (1918) paĝoj 312-a ĝis 314-a
  9. "The Bahá'í Faith: Its History and Teachings" de William McElwee Miller (1974), paĝo 107-a
  10. The Cyprus Exiles" de Moojan Momen en Bahá'í Studies Bulletin (1991) paĝo 99-a
  11. Artikolo en la angla lingvo de la Encyclopaedia of the Orient
  12. Artikolo en la angla lingvo de Denis MacEoin en la Encyclopaedia Iranica

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa Ortografio ».

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Verkita surbaze de la artikolo de Wikipedia en la angla lingvo titolita Subh-i-Azal